Bordeaux havis, en 2020, 259 809 loĝantojn (france nomatajn bordelais), sed la tuta urba areo entenas proksimume 994 920. La urbo estas trafluata de la riverego Garono.
Bordeaux kaj la ĉirkaŭa regiono famas tutmonde pro siaj vinoj aprezataj depost la 18-a jarcento.
Averaĝe la bordozaj vitejoj produktas ĉirkaŭ 700 milionojn da boteloj da Bordoza vino, game el grandaj kvantoj de vino por ĉiutaga manĝo, al kelkaj el la plej multekostaj kaj prestiĝaj vinoj en la mondo. La vasta majoritato de vino produktita ĉe Bordozo estas ruĝa (foje nomita "claret" aŭ klareto), kaj la cetero estas dolĉaj blankaj vinoj (ĉefe Sauternes), sekaj blankaj, kaj (en multe pli malgrandaj kvantoj) rosé kaj ŝaŭmvinoj (Crémant de Bordeaux). La Bordoza vino estas farata de ĉ. dek mil vinproduktejoj aŭ châteaux (laŭvorte, kasteloj), ĉefe se ili estas ligitaj al difinita bieno, dum la totala kvanto de produktantoj estas ĉirkaŭ 13 000. Aliaj ciferoj estas 116 160 hektaroj da vitejoj kaj ĉ. unu miliardo da boteloj da vino jare.
La Football Club Girondins de Bordeaux, mallonge Girondins de Bordeaux, estas la plej konata futbalklubo de la urbo Bordozo. La klubo fondiĝis la 1-an de oktobro 1881 kaj en la 2010-aj jaroj ricevis komplete novan stadionon, nomatan Matmut Atlantique, kiu konstruiĝis inter la jaroj 2012 kaj 2015, kaj solene malfermiĝis la 23-an de majo 2015. La 1-a vira teamo de la klubo konkuras en la 1-a nacia ligo de futbalkluboj, kaj en la sezono 2015-16 atingis la 11-an rangon.