William P. Gottlieb
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
William P. Gottlieb | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | William Paul Gottlieb |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1917 (1917-01-28) en Canarsie |
Morto | 23-an de aprilo 2006 (2006-04-23) (89-jaraĝa) en Great Neck |
Mortokialo | Apopleksio ![]() |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato Lehigh Universitato de Marilando ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Delia Potofsky Gottlieb (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | fotisto ĵurnalisto instruisto ![]() |
William Paul GOTTLIEB (28-an de januaro 1917 en Brooklyn, Novjorko, Novjorkio; 23-an de aprilo 2006 samloke) estis usona fotisto. Li famiĝis pro siaj fotoj pri ĵazmuzikistoj.
Gottlieb stampis en sia nur mallonga kreoperiodo ekde 1939 ĝis 1948, en la florepoko de svingo kaj la ekesto de bibopo, per siaj fotoj la vidan estetikon de la ĵazo. Li laboris komence ekde 1938 por gazeto Washington Post (en kiu li tenis ĉiusemajnan ĵazkolonon), kaj en la 1940-aj jaroj por la revuo Down Beat, por kiu li ne nur kontribuis fotojn, sed ankaŭ verkis. Krom por Down Beat li verkis por Record Changer, Saturday Review kaj Collier´s Magazine. Al liaj plej famaj fotoj apartenas interalie portretoj de Ella Fitzgerald, Billie Holiday kaj Charlie Parker. Post 1948 Gottlieb laboris kiel filmverkistoj kaj produktoro por lernejaj filmoj. Krome li publikigis multajn librojn, interalie infanlibroj.
La 16-an de februaro 2010 la Biblioteko de Kongreso faris publike alireblaj centon de liaj fotoj pri ĵazmuzikistoj.