Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago

universitato ĉe Prago, Ĉeĥio

La Ĉeĥa Teknika Universitato en Prago (ĉeĥe České vysoké učení technické v Praze; akronime: ČVUT) estas publika universitato en Prago, Ĉeĥio, kiu estis fondita en 1707. Aktuale en 2021, ĉirkaŭ 18,000 studentoj studis en la institucio [1]. La Teknika Universitato estas konsiderata unu el la plej grandaj en Ĉeĥio, kaj unu el la plej malnovaj teknikaj institucioj en Mezeŭropo. Ĝi ankaŭ estas la plej malnova nemilitista teknika universitato en Eŭropo [2].

Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago
universitato
research institution (en) Traduki
eldonejo de malfermita aliro
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
motoScientia est potentia
Scio estas potenco
Informoj
fondodato1707
Situo
Geografia situo50° 6′ 8″ N, 14° 23′ 18″ O (mapo)50.10216666666714.388472222222Koordinatoj: 50° 6′ 8″ N, 14° 23′ 18″ O (mapo)
landoĈeĥio
urboPrago
Nombroj
nombro de studentoj19 080 vd (stato: 2023)
retejoOficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formoHigher Education Institution vd
Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago (Prago)
Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago (Prago)
DEC
Map
Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago
vdr

La Ĉeĥa Teknika Universitato en Prago estas membro de la Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivela Inĝenieristiko Eduko kaj Esploro (CESAER).

Historio

redakti
La fonda dekreto de la ĉeĥa Teknika Universitato, ratifikita de Joseph la 1-a, Sankta Romia Imperiestro; la 18a de januaro 1707

La Teknika Universitato estis establita kiel instituto por inĝenieristika eduko en 1707 fare de imperiestro Jozefo la 1-a. La instituto iĝis universitato en 1920 [3].

En 1955, la fakultato de Fizika Inĝenierado kaj Nuklea Esplorado estis establita. En 1976 oni komencis instrui arkitekturon.

Organizo

redakti

La universitato estas organizita en ok fakultatojn, kvin esplorinstitutojn kaj aliajn stud- kaj evolucentrojn: komputiko kaj informcentro, teknologio kaj novigadocentro, industria heredaĵo esplorcentro, radiokemio kaj radiada kemiocentro kaj centra biblioteko. La universitato ankaŭ havas eldonejon. En la akademia jaro 2022/2021, la Teknika Universitato en Ĉeĥio ofertis 227 gradprogramojn en la ĉeĥa kaj 94 en la angla [4].

Fakultatoj

redakti
  • fakultato de Konstruinĝenieristiko (1707)
  • fakultato de Mekanika Inĝenierado (1884)
  • fakultato de Elektrotekniko (1950)
  • fakultato de Fizika Inĝenierado kaj Nuklea Esplorado (1955)
  • fakultato de Arkitekturo (1976)
  • fakultato de Transportado-Sciencoj (1993)
  • fakultato de Biomedicina Inĝenierado (2005)
  • fakultato de Komputiko (2009)

Esplorinstitutoj

redakti
  • Klockner Instituto
  • La Masrik Instituto por Altnivelaj Studoj
  • La Instituto por Sporteduko kaj Sportoj
  • La Universitata Centro por Energi-Efikaj Konstruaĵoj
  • Instituto de Eksperimenta kaj Aplikata Fiziko
  • Ĉeĥa Instituto pri Informadiko, Robotiko kaj Kibernetiko

Rangigo

redakti

Gallerio

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti