Ĉitradurga
Ĉitradurga, laŭ kanare ಚಿತ್ರದುರ್ಗ estas urbego en la samnoma distrikto Ĉitradurga en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: pitoreska kastelo, tio estas ombrelforma alta monto ĉi tie.
Ĉitradurga | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 577 50x | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 14′ N, 76° 24′ O (mapo)14.23333333333376.4Koordinatoj: 14° 14′ N, 76° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 21,57 km² (2 157 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chitradurga [+] | |||
Geografio
redaktiĈitradurga situas en centra parto en montaro en valo en alteco 732 metrojn super la marnivelo. Davangere troviĝas 57, Bhadravati (Karnatako) 86, Ŝivamogga 94, Ballari 117, Tumakuru 124, Anantapur 139, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 188, Mumbajo 651, Kolkato 1566, tutlanda ĉefurbo Delhio 1604 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiEn 2011 populacio de Ĉitradurga estis 145 853. La legpovo estas 76%.
Historio
redaktiĈitradurga estas loko kun historia signifo. Ĝia nomo estis Farkhabad dum la sultana erao, poste dum brita rego Chitradurg, Chitrakaladurga, Chittaldurg, Chittaldrug, Chitaldrug, Chittledroog. Fortikaĵo certigis signifon de la urbo kaj longe apartenis al Majsura reĝlando.
Ekonomio
redaktiĈitradurga estas grava turista centro en Karnatako, la ĉefa allogaĵo estas la fortikaĵo.
Lingvoj
redaktiLa ĉefa lingvo estas la kanara lingvo kiel oficiala lingvo, parolata kiel gepatra lingvo 62%. La urdua lingvo (26%) estas ofta inter la islama malplimulto. Pli malgrandaj malplimultoj estas la telugua (7%), hindia kaj marata lingvoj (2%).
Religioj
redaktiLa ĉefreligio estas hinduismo (69%), poste sekvas islamismo (29%), iomete ekzistas kristanismo kaj ĝajnismo.
Klimato
redaktiEn Ĉitradurga jare pluvas averaĝe po 661 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-31 °C.
Trafiko
redaktiAl Ĉitradurga kuras 6 vojoj el ĉiuj direktoj. Ekzistas traira fervoja linio. La plej proksimaj flughavenoj funkcias fore en Bengaluro kaj Hubli.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans