2867 Šteins

asteroido

2867 Šteins estas malgranda, tre hela asteroido de la asteroida zono.

2867 Šteins
asteroido
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
asteroido
Oficiala nomo2867 Šteins
Aliaj nomoj1969 VC; 1954 QL;
1979 FJ4; 1980 VV1;
1980 WB
Nomita laŭKārlis Šteins vd
Malkovro
MalkovrintoNikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro4-a de novembro 1969
Loko de malkovroNauĉno (Ukrainio)
Unua superflugoRosetta
5-a de septembro 2008
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,628 Gm (2,364 AU)
302,155 Gm (2,020 AU)
405,102 Gm (2,708 AU)
Discentreco0,146
Meza anomaliangulo252,132°
Klinangulo9,943°
Periodo1327,488 tagoj (3,634 jaroj)
Meza cirkulrapido19,37 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
55,487°
Argum. de periapsido250,322°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
6,67 x 5,81 x 4,47 km
5,16 km vd
Rotacia periodo0,2520 tago (6,049 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,45 ± 0,1[1]
Observaj ecoj
SpektroklasoE
Absoluta magnitudo12,9
vdr

Malkovro

redakti

Ĝi estis malkovrita la 4-an de novembro 1969 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ Nauĉno en Ukrainio.

Ĝia nomo honoras la latvan sovetan astronomon Kārlis Šteins (19111983).

Studo farita elde la Eŭropa suda observatorio en 2006 montris ke 2867 Šteins estas unu el la maloftaj E-tipaj asteroidoj. Nur 21 asteroidoj de tia tipo estis konataj en 2008[2].

La 5-a de septembro 2008, la kosmosondilo Rosetta preterflugis la asteroidon je distanco de ĉirkaŭ 800 km kun relativa rapideco de 8,6 km/s, la unuaj fotoj montris ke la asteroido havas formon de tranĉita diamanto de diametro ĉirkaŭ 4,6 km, kun granda alfrapa kratero de 1,5 km en la "supra" parto kaj "ĉeno" da malgrandaj krateroj vicigita laŭ meridiano.[3]

23 el la krateroj de 2867 Šteins ricevis nomojn de gemoj.[4]

Nenia satelito estis observita.

2867 Šteins estas la 10-a asteroido alproksimigita de kosmosondilo.

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2866 Hardy2867 Šteins2868 Upupa