854 Frostia

asteroido

854 Frostia estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

854 Frostia
asteroido
asteroido
Oficiala nomo854 Frostia
Aliaj nomoj1916 S29; 1931 MB;
1935 QE; 1950 VP
Nomita laŭEdwin Brant Frost vd
Malkovro
MalkovrintoSergej Beljavskij
Dato de malkovro3-a de aprilo 1916
Loko de malkovroSimeizo
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
354,326 Gm (2,369 AU)
292,801 Gm (1,957 AU)
415,852 Gm (2,780 AU)
Discentreco0,174
Meza anomaliangulo154,919°
Klinangulo6,091°
Periodo1 331,422 tagoj (3,65 jaroj)
Meza cirkulrapido19,21 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
190,837°
Argum. de periapsido83,494°
Naturaj satelitojS/2004 (854) 1
Fizikaj ecoj
Diametro6,35 ± 0,16 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~ 1015 kg ?
(890 ± 140) kg/m3
~ 0,0042 m/s² ?
Rotacia periodo1,565 tago (37,728 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo~ 181 K
Geometria albedo~ 0,1 ?
Observaj ecoj
Spektroklaso?
Absoluta magnitudo12,1
vdr

Malkovro

redakti

Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Sergej Beljavskij elde la Simeiza observatorio la 3-a de aprilo 1916, dum la unua mondmilito.

Ĉar la observatorio de Simeizo ne povis plu komuniki kun la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino, la asteroidoj tiam malkovritaj ricevis provizorajn numerojn kun la greka litero Σ, kiu estis ŝanĝita al S.

Ĝia nomo honoras la usonan astronomon Edwin Brant Frost.

Satelito

redakti

Julion 2004, satelito estis malkovrita per analizo de lumaj kurboj[1] far de Raoul Behrend, Laurent Bernasconi, Alain Klotz, kaj Russell I. Durkee[2]. Ĝia diametro estas de ĉirkaŭ 4,6 km, kaj ĝi orbitas je 17 km for de 854 Frostia kun periodo de 37.728 ± 0.001 horoj, do en kaptita rotacio kun la ĉefa korpo.

Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2004 (854) 1.

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
853 Nansenia854 Frostia855 Newcombia