Agde

komunumo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Agde (stacidomo).

Agde estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Hérault kaj en la regiono Okcitanio (historie en Langvedoko-Rusiljono).

Agde
La katedralo Saint-Étienne antaŭ la rivero Hérault.
La katedralo Saint-Étienne antaŭ la rivero Hérault.
La katedralo Saint-Étienne antaŭ la rivero Hérault.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoUrbo
LandoFrancio
RegionoOkcitanio (historie Langvedoko-Rusiljono)
DepartementoHérault
(subprefektejo)
ArondismentoBéziers
KantonoAgde
INSEE kodo34003 [+]
Poŝtkodo34300
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro Gilles d'Ettore
2014-2020
Demografio
Loĝantaro29 103  (2021) [+]
Loĝdenso573 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo43° 19′ N, 3° 29′ O (mapo)43.313.4752777777778Koordinatoj: 43° 19′ N, 3° 29′ O (mapo) [+]
Alto110 m [+]
Areo50,81 km² (5 081 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Agde (Hérault)
Agde (Hérault)
DEC
Situo de Agde
Agde (Francio)
Agde (Francio)
DEC
Situo de Agde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agde [+]
vdr

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 29 103 loĝantoj sur areo de 50,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 573 loĝantoj/km².

Geografio

redakti

Agde situas ĉe la rivero Hérault, nur 4 kilometroj okcidente de la Mediteraneo, kaj 750 kilometroj sude de Parizo. Agde konsistigas la mediteranean havenon de la Suda Kanalo.

Cap d'Agde estas grava banloka centro lokita sur la teritorio de la komunumo.

la "Efebo de Agde"

Historio

redakti

Agde (tiam Agathe Tyche) estis origine greka kolonio, starigita de la Foceanoj de Massilia. La simbolo de la urbo, la "Efebo de Agde", datiĝas de la 4-a jarcento a.K., kaj estis malkovrita el la sablo de la rivero Hérault.

Tie okazis la konsilio de Agde en 506.

Heraldiko

redakti

El oro, kun tri ondumitaj traboj el lazuro.

Vidindaĵoj

redakti

Agde estas famkonata pro la tipa, nigra bazalto uzita de la loka arkitekturo, ekzemple kun la katedralo Saint-Etienne starigita je la 12-a jarcento. Sed, inter la vidindaĵoj de la urbo, oni povas ankaŭ mencii :

Ĝemelurboj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
🔥 Top keywords: