Alcolea de Cinca

Alcolea de Cinca [alkoLEa deZINka] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Alcolea de Cinca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo22410
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 092  (2023) [+]
Loĝdenso13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 43′ N, 0° 7′ O (mapo)41.7219444444440.11750000000001Koordinatoj: 41° 43′ N, 0° 7′ O (mapo) [+]
Alto186 m [+]
Areo83,240781 km² ( 832 4.0 781 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Alcolea de Cinca (Provinco Ŭesko)
Alcolea de Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Alcolea de Cinca
Alcolea de Cinca (Hispanio)
Alcolea de Cinca (Hispanio)
DEC
Situo de Alcolea de Cinca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcolea de Cinca [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de San Miguel del Cinca kaj okcidente de tiu de Albalate de Cinca. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Alcolea de Cinca (186 msm) estas je 78 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la dekstra bordo de la rivero Cinca. Alcolea estas ĉe Ripas, monto kiu "aspekta eltranĉita" kiel diris Ramón J. Sender, verkisto naskiĝinta en Chalamera, sed kiu vivis grandan parton de sia infanaĝo en Alcolea de Cinca. Sur la altaĵo de la loĝloko, estas la Sankta Kruco, nome granda kruco el betono kiu anstataŭis la iaman lignan krucon kiu staris ĉe la ermitejo de la Kruco, nun malaperinta.

La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo A-130 kiu komunikas kun Santa Lecina norde kaj kun Ontiñena sude kaj kun Chalamera, dum trans la rivero Cinca paralele iras la regiona ŝoseo A-1234, kiu ebligas komunikadon de la apuda Albalate de Cinca kun Alfántega norde kaj Belver de Cinca sude.

Historio

redakti

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Almudáfar kaj Alcolea. La nomo Alcolea devenas de la araba artikolo "al" kaj "kulai" (kasteleto, fortikaĵo). La plej frua mencio datas de la jaro 1089, literumita Alcolegia. La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Alcolea estis konkeritaj de kristanoj en 1102. En 1558, la Domo de Alba heredis la senjorlandon de Alcolea, kaj uzis ĝin kiel rezidejo en la loko kie nun estas la urbodomo. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj oni konstruis nombrajn senjordomegojn, inter kiuj Pitarque, la Casa Monte kaj la ĵus restaŭrita Casa Nogueras. Ankaŭ en la 18-a jarcento oni konstruis la preĝejon de Sankta Johano Baptisto, de stilo renesanca aragona, komponita de tri navoj subtenitaj per strihavaj pilastroj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alcolea de Cinca: oni malaltiĝis el 2 290 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 1 160 loĝantoj.

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, rizo) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. Krome estas industrio pri ceramiko kaj papero.

Demografio

redakti
Demografia evoluo
19001910192019301940195019601970198119911996200520122022
22992246228718091770169215161589127912091245125211411160

Vidindaĵoj

redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, de stilo renesanca aragona.
  • Arkeologia Kuŝejo La Codera ([1]) kun restaĵoj el Bronzepoko al iberoj, nome de ĉirkaŭ unu jarmilo.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti