Ambrose Burnside

(Alidirektita el Ambrose E. Burnside)

Ambrose Everett BURNSIDE (23a de Majo, 1824 – 13a de Septembro, 1881) estis usona militisto, industriisto pri fervojoj, inventisto kaj politikisto el Rod-Insulo. Li servis kiel Guberniestro de Rod-Insulo el 1866 ĝis 1869, kaj kiel Usona Senatano de Rod-Insulo el 1875 ĝis sia morto.

Ambrose Burnside
Persona informo
Ambrose Burnside
Naskiĝo23-an de majo 1824 (1824-05-23)
en Liberty
Morto13-an de septembro 1881 (1881-09-13) (57-jaraĝa)
en Bristol
Mortis perBrustangoro Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboSwan Point Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materWest Point Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioRespublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ambrose Burnside
Profesio
Okupopolitikisto
inventisto
entreprenisto
oficiro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enVaŝingtono vd
Aktiva dum1847– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Generalo Burnside en kompleta uniformo.

Kiel Generalo de la Unia Armeo en la Usona Enlanda Milito de 1861–1865, li estris sukcesajn kampanjojn en Norda Karolino kaj Orienta Tenesio, same kiel kontraŭstaris la atakojn de la Konfederacia Generalo John Hunt Morgan, sed suferis katastrofajn malvenkojn en la Batalo de Fredericksburg kaj en la Batalo de la Kratero.

Lia distinga stilo de vangohararo iĝis konata en usonangla kiel "sideburns", derive el lia familinomo. En 1871, li iĝis la unua prezidanto de la National Rifle Association of America, kaj tenis tiun postenon ĝis 1872.

Bibliografio

redakti
  • Marvel, William. Burnside. Chapel Hill: University of North Carolina Press, 1991. ISBN 0-8078-1983-2.
  • Sauers, Richard A. "Ambrose Everett Burnside." En Encyclopedia of the American Civil War: A Political, Social, and Military History, edited by David S. Heidler and Jeanne T. Heidler. New York: W. W. Norton & Company, 2000. ISBN 0-393-04758-X.
  • Wilson, James Grant, John Fiske and Stanley L. Klos, eld. "Ambrose Burnside." En Appleton's Cyclopedia of American Biography. New Work: D. Appleton & Co., 1887–1889 kaj 1999.