Antonio la Granda

kristana ermito kaj sanktulo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Antonio (apartigilo)

Sankta Antonio la Granda estis kristana sanktulo de la kvara jarcento. Li estas la unua vera kristana monaĥo.

Sankta
Antonio
Abato
retablo de Issenheim
retablo de Issenheim
Persona informo
Ἀντώνιος
Naskiĝo251
en Koma, Egiptio
Morto356
en Tebaido
Religiokristanismo vd
LoĝlokoDayr al-Maymun vd
ŜtatanecoRoma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokristana monaĥo
anakoreto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata enĉiuj ĉefaj kristanaj eklezioj
Festotago17-a de januaro
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li vivis en Egiptio, kristana ekde lia knabaĝo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie dum la cetera vivo. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo. Krome, li vivis 105 jarojn, kio en la okuloj de samtempuloj estis des pli mirinda.

La biografion de Antonio verkis Sankta Atanazio.

Li mortis en 356. Festotago estas la 17-a de januaro.

En Esperanto

redakti

Aperis la Vivo de la beata Antonio de Atanazio en traduko de Armando Zecchin kun reviziado de Silvia Garnero en 2007 en la Reto (jen arkivigite je stato de marto 2016). Ĝi aperis kun jena indiko: "La 64-paĝa libro, en formato pdf, estas libere elŝutebla ĉi tie kaj printebla. Ĉiuj kiuj kunlaboris, tradukinto, reviziinto kaj enpaĝiginto laboras donace por IKUE. Oni petas, se eble subteni IKUE."

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti