Argamasilla de Alba

Argamasilla de Alba estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Tomelloso, Manzanares, La Solana, Ruidera, Alhambra kaj Alcázar de San Juan.

Argamasilla de Alba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoCiudad Real
KomarkoManĉa Centro
Poŝtkodo13710
Retpaĝarowww.argamasilladealba.es
Politiko
UrbestroPedro Ángel Jiménez Carretón
Demografio
Loĝantaro7 415  (2010)
Loĝdenso30,66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo39° 8′ N, 3° 5′ U (mapo)39.129166666667-3.0888888888889Koordinatoj: 39° 8′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto671 m [+]
Areo241,82 km² (24 182 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Argamasilla de Alba (Provinco Ciudad Real)
Argamasilla de Alba (Provinco Ciudad Real)
DEC
Situo de Argamasilla de Alba
Argamasilla de Alba (Hispanio)
Argamasilla de Alba (Hispanio)
DEC
Situo de Argamasilla de Alba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argamasilla de Alba [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj

redakti

La loĝantoj nomiĝas argamasilleros. La censita populacio en 2010 estis de 7.415 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,66 loĝ/km².

Argamasilla de Alba estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en ties plej ebena parto kaj en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 671 m; je 84 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 241.82 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°07′45″ N 3°5′20″ Ok.

Ekonomio

redakti
Kastelo de Peñarroya.

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

redakti

Ĝi fondiĝis komence de la 16a jarcento (1515) ĉe lagetoj sed tio estis ŝajna tialo de epidemioj kaj tiele en 1531 oni ŝanĝis la setlejon kaj same okazis denove kaj definitive en 1542. Fine de la 16a jarcento la loko pligraviĝis pro la enveno de familioj de moriskoj, kiuj alportis sciojn pri agrikulturo, irigacio kaj konstruado. En la 18a jarcento oni konstruis kanalon kiu ankoraŭ funkcias.

Laŭ legendo estas domo (Medrano) kie estis malliberigita Miguel de Cervantes kaj eĉ ke tie verkis la Kiĥoton.

Demografio

redakti
Demografia evoluo de Argamasilla de Alba el 1900 al 2008
190019101920193019401950196019701981199120012008
3.5054.1345.1226.2847.0647.6697.5296.9826.8456.3686.6887.387

Vidindaĵoj

redakti
Kavodomo de Medrano kie estis malliberigita Miguel de Cervantes laŭlegende.
  • Domego Medrano.
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto.
  • Ermitejo de Sankta Antono.
  • Kiĥotaj skulptaĵoj.
  • Cerealujoj Pósito de La Tercia kaj Reĝa.
  • Kanalo.
  • Kastelo de Peñarroya, kiun la ĉevaliroj de la Ordeno de Sankta Johano uzis por kontroli la teritorion kaj ties ekonomian profiton. Nune estas apuda akvorezervejo.

Transporto kaj servoj

redakti

Estas kvin ŝoseoj kaj tri apudaj trajnstacidomoj. Estas tri bazlernejoj kaj unu mezlernejo. Estas sportajinstalaĵoj kaj teamoj de futbalo kaj korbopilkado.

Referencoj

redakti

Juan Carlos Marín et al. (2008). "Los Padrones de Riego de Argamasilla de Alba (Ciudad Real) : un documento paracatastral regulando los derechos de agua en los Siglos XVIII y XIX". Rev. CATASTRO . Universidad Autónoma de Madrid.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti