Aristofano

Aristofano el Ateno estis klasika helena verkisto de komedioj; li vivis inter la jaroj 444 a. K. kaj 380 a. K..

Aristofano
(444 a. K. - 380 a. K.)
Portreto de Aristofano, el la verko de Willem van Senus (1773-1851)
Portreto de Aristofano, el la verko de Willem van Senus (1773-1851)
Persona informo
Ἀριστοφάνης
Naskiĝo444 a. K.
en Ateno, Grekio
Morto380 a. K.
en Ateno, Grekio
Lingvojantikva greka vd
ŜtatanecoAntikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroPhilippus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojAraros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokomediverkisto
dramaturgo
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoLiteraturo kaj dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojThe Acharnians ❦
The Birds ❦
La nuboj ❦
Parlamentaninoj ❦
The Frogs ❦
The Knights ❦
Lysistrata ❦
La Paco ❦
Plutus ❦
Thesmophoriazusae ❦
The Wasps vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La antikva literatursciencisto Apolodoro raportas, ke Aristofano "floris" en la jaro 404 a. K. "Floro" ĉe antikvaj biografoj kutime signifas la 45an vivojaron. Krom tiu rimarkigo ni scias pri la vivo de Aristofano nur tion, kion oni povas konkludi el liaj verkoj.

Literaturhistoria signifo

redakti

Aristofano kiel aŭtoro estas reprezentanto de la t. n. "malnova komedio", kies ĉefaj ecoj estas tre drasta lingvaĵo, aludoj al aktualaj politikaj agantoj kaj situacioj kaj ofte rektaj atakoj al vivantaj personoj. Sekvintaj periodoj de la klasika helena komedia arto estis la t. n. "meza komedio" (neniu kompleta verko konservita) kaj la t. n. "nova komedio" (plej konata aŭtoro el tiu periodo: Menandro). - Komedioj de Aristofano estas teatre prezentataj ankoraŭ nuntempe, kvankam ne ĉiuj aludoj siatempe aktualaj estas nuntempe kompreneblaj.

Multaj el la komedioj de Aristofano havas fiksan narativan rakonton: la ĉefrolulo de la teatraĵo havas iom da problemo, kaj li elpensas imagan planon por eltiri sin de problemo. La humuro de Aristofano konsistas el politikaj ŝercoj, kritiko de akademiuloj, kaj satira portretado de regantoj, kaj eĉ de la dioj. La lingvo de Aristofano estas kruda, kaj ĝi estas parto de la lingva kulturo ene de kiu la teatraĵo estis verkita. La ŝercoj estis sur ĉiaj socitavoloj kaj allogis multajn specojn de spektantoj, kaj inkluzivis profanaĵojn kaj multajn ŝercojn pri korpaj funkcioj.

Kulturaj referencoj

redakti

Aristofano ankaŭ estas prezentita kiel rolulo en la "Festo" de Platono, en kiu li dividas sian koncepton pri amo, rakontante la faman miton pri la originala viro, kiu estis disŝirita en du por sia peko kontraŭ la dioj, kaj de tiam estis kondamnita serĉi la alia duono.

En la Nuntempa kulturo, la parolado de Aristofano, kiu aperas en la dialogo "Festo" de Platono, estas la ĉefa inspiro por la kanto "The Origin of Love" ("La Origino de Amo") el la muzikalo "Hedvigo kaj la Nerva Resto".

Verkoj

redakti

Antikvaj literaturistoj konis 44 komediojn verkitajn de Aristofano. Dudek da ili konserviĝis ankoraŭ ĝis hodiaŭ - plej famaj estas

En Esperanto

redakti

Literaturo

redakti

teksteldonoj:

  • Aristophanes, ed. V. Coulon, 5 volumoj, Parizo 1923-1930
  • Aristophanes, ed. B. B. Rogers, 3 volumoj, Cambridge/Mass. kaj Londono 1958 (greka teksto kaj angla traduko)

pri Aristofano:

  • K. J. Dover, Aristophanic Comedy. Berkeley/Calif. 1972

Eksteraj ligiloj

redakti
🔥 Top keywords: