Arno Holz

germana verkisto

Arno Hermann Oscar Alfred HOLZ (pseŭdonime: Bjarne P. HolmsenJohannes SchlafHans VolkmarOskar Jerschke; naskiĝinta la 26-an de aprilo 1863 en Kętrzyn, mortinta la 26-an de oktobro 1929 en Berlino) estis germana poeto kaj dramisto de naturalismo kaj impresionismo. Edzigis lin en 1893 Emilie Witenberg (tri filoj) kaj en 1926 Anita Gewelke.

Arno Holz
Persona informo
Arno Holz
Arno Hermann Oscar Alfred Holz
Naskiĝo26-an de aprilo 1863 (1863-04-26)
en Kętrzyn
Morto26-an de oktobro 1929 (1929-10-26) (66-jaraĝa)
en Berlino
TomboFriedhof Heerstraße, 3 B 27/28 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Arno Holz
Memorigilo Arno Holz
Profesio
Okupoĵurnalisto (1881–)
dramaturgo
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBerlino vd
Verkado
VerkojQ2050484 ❦
The Selicke Family ❦
Phantasus ❦
Q111650037 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Estante filo de apotekisto li venis en 1875 Berlinon kie la patro estis farmakologia komizo; tie li frekventis la lernejojn Humboldt-Gymnasium kaj poste Königstädtisches Gymnasium (ĝis 1881). De 1881 Holz preferis esti memlernanto. Sed komence verkistece li malriĉiĝis kaj devis perlabori la vivon por sia familio per la fabrikado de infanaj ludiloj. Krome li ĝuadis la apogon de amikoj kaj mecenatoj, i.a. de la kantopedagogo kaj recitisto Robert Reß, de la komponisto kaj lirikisto Georg Stolzenberg kaj de Max Wagner (kiu poste fondis Arno-Holz-Arkivon. Por siaj poemantologioh Klinginsherz kaj Buch der Zeit, Holz ricevis stipendiojn de aŭgsburga Ŝilera Fondaĵo. Holz eĉ estis proponata plurfoje por la nobelpremio pri literaturo.

Necentre de la poeta agado menciindas la intertempa kunlaboro kun Oskar Jerschke, kio havis kiel fruktojn konvenciajn dramojn - Traumulus (1905), Frei! (1907) kaj Büxl (1911). La tragedio Traumulus estis en la 1936-a jaro filmigita de Carl Froelich kun Emil Jannings en ĉefa rolo. Pli gravis por la vekrista kareico de Holz la kunlaboro kun Johannes Schlaf en 1887/88. Sub la pseŭdonimo Bjarne P. Holmsen ili publikigis la prozan skizon Papa Hamlet (1889) kaj la dramon Die Familie Selicke (1890). La kolektitaj eksperimentoj pure naturalismaj aperis en 1892 sub la titolo Neue Gleise. Post ol Holz engaĝiĝis por la literatura kaj arta fakgazeto "Pan" kaj, ĉefredaktiste, por la periodaĵo "Freie Bühne", li dum la tuta vivo elektis la rolon de poeta ermito.

Graveco

redakti

Je unu flanko la literatura personeco de Holz montras gamon da bunteco kaj malkonsekvenco de lia tempo, ja alia flanko ĝi (malgraŭ dogmatika nemoviĝemo) enhavas promesplenan evoluon. La lirikaj komencitaĵoj de Holz enhave kaj forme tute aliajn aferojn imitis. La regadon de ĉiuj konvenciaj stilformoj evidentigas la enhave multfaceta poemkolekto Buch der Zeit (1886). Ĝiaj radikrevolucia sinteno kaj aktualoj sociaj kaj literaturaj kritikoj tuj katapultis la verkiston je la pinton de la berlina Moderno. La grandurbo kun siaj sociaj malfacilaĵoj, la laŭdo de moderna tekniko, la pasia sakraĵoj laŭ Nietzsche kontraŭ kristanismo kaj la kvazaŭ kompleta kondamno de la germanlingva literaturo de la 19-a jarcento estas la ĉefaj temoj de Buch der Zeit. Intrige temas pri preparo de la posta ĉefverko Phantasus. Per la sentimenta figuro de malsata subtegmenteja poeto, kiu hejmas tiel en la brutala ĉiutaga medio kiel en la tutan mondon ampleksantaj revoj, realiĝis temo fundamenta por Holz: la interno kaj ekstero verkista spertaro.

La provo laŭ Émile Zola, ekspliki poezifaradon naturscience, estis naskonta intensajn artteoriajn studojn. Trastudante tezojn de Hippolyte Taine, Auguste Comte, John Stuart Mill, Herbert Spencer kaj diversaj natursciencistoj, Holz volis trovi por ĉiam econ kaj leĝon de artoj kaj formuli tion. Rezulto estis ofte malbone interpretita frazo: Die Kunst hat die Tendenz, wieder die Natur zu sein (tipas por arto reiĝi naturo). Fakte signifas naturo por Holz ĉiujn ekzistadajn cirkonstancojn de homo. Sed Holz, pro fanatika neniigo de dualismo inter naturo kaj arto, implicite absolutigis la subjektivecon de artistoj. Kio kondukis al vera aporio, ĉar ĉiu ajn artisto disponas nur pri limigitaj rimedoj. Ĉiuokaze lia "arta leĝo" videblas eĉ en modernegaj literaturaj modoj, de James Joyce kaj superrealismo ĝis Nova Romano kaj Poparto. Tian strebon je totala sistemigado de realeco Holz volis realigi unue dramverkante. La je deko da partoj planita ciklo Berlin. Die Wende einer Zeit in Dramen restis torso. Al la satira literaturkomedio Sozialaristokraten (1896) sekvis nur 12 jarojn pli malfrue la artista tragedio Sonnenfinsternis, kie Holz profunde temigis econ kaj sencon de artisteco. Finon faris la mondvizia dramo Ignorabimus (1913), kvazaŭ bilanco pri la tiutempaj spiritaj modoj disde pozitivismo ĝis parapsikologio. Paralele je Dafnis (1904; lirika portreto el la 17-a jarcento) kaj per baroka lingvo (modelis Kaspar von Stieler kaj ties Geharnischte Venus de 1660) estis la volo de Holz prezenti siajn artistajn viziojn ankaŭ tiukampe. Disde ĉi-tie kaj fruaj stilaj parodioj ĉe Buch der Zeit kondukas rekta vojo al Die Blechschmiede (1902), fantazia-satira simboldramo. Ĝi tra pluraj etapoj pufiĝis je pli kaj pli ampleksa tuto finiĝonte finfine kiel humura kontraŭo al Phantasus. La verko Die Blechschmiede - estante samtempe parodio/ literatursatiro/ groteskaĵo mondvizia - sendube takseblas la plej senrespekta kritiko de Holz pri samtempuloj. Ĝi unikas aŭdacece inter libroj de la unua duono de la 20-a jarcento. Sian meritlokon literaturhistorian Holz gajnis antaŭ ĉio danke al la ĉefverko Phantasus (unua versio/ du kajeroj 1898). En ĉi larĝa, cikle konstruita poeziaĵo Holz sukcesis krei mondkoncepton de sia epoko (tempo de ĉ. 1900). Tipas la lirika baza formo kion atestas samtempaj provoj de Alfred Mombert, Theodor Däubler, Detlev von Liliencron, Riĉard DehmelStefan George.

Ĉerpante el la tradicio de la 19-a jarcento, la literatura revolucio de Holz, inter kaj preter impresionismo kaj ekspresionismo, ja estis vojmontra al intencoj poete fasoni la mondon post 1950.

La postlasitaĵoj troviĝas je: Staatsbibliothek Berlin, Stiftung Preußischer Kulturbesitz, Arno-Holz-Archiv (Berlino), Amerika-Gedenkbibliothek.

Honoroj

redakti
  • 1923: honora doktoreco je Kenigsbergo
  • 1926: membreco je Prusa Akademio de Artoj (Berlino)

Aliaj verkoj

redakti
  • Die Kunst. Ihr Wesen und ihre Gesetze, 1891/92
  • Rev. d. Lyrik, 1899
  • Das Werk, 1924/25 (verkaro; unua eldono en 10 volumoj)
  • Briefe. Eine Auswahl, 1948 (leteroj eldonitaj de Anita Holz kaj M. Wagner)
  • Werke, 1961-64 (verkara eldono en sep volumoj, de W. Emrich kaj Anita Holz)

Geisendörfer, Karl: "Holz, Arno" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 564-567

Eksteraj ligiloj

redakti