Azia Virina Futbal-Ĉampionado

La Azia Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio AFC (angle AFC Women's Asian Cup) estas la azia kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝi estas okazigata ekde la jaro 1975, do estas la plej tradicia kontinenta ĉampionado pri virina futbalo. La turnira ritmo alternas - kutime la evento okazas ĉiun duan aŭ trian jarojn. Ĝis la jaro 2003 ne estis kvalifikiga fazo, sed ĉiuj aliĝintaj teamoj rekte partoprenis en la fina turniroparto. Ekde la jaro 2006 la konkurso havas la anglan nomon AFC Women’s Asian Cup kaj de tiam okazas ĉiun duan jaron. Rekorda ĉampiono estas la ĉina virina nacia teamo de futbalo, kiu laŭ la stato de somero 2011 gajnis la turniron okfoje.

Azia Virina Futbal-Ĉampionado
angle AFC Women's Asian Cup'
Turniraj detaloj
Datojekde 1975
Teamoj
Finaj pozicioj
Ĉampiono rekorda Flago de Ĉinio Ĉinio (8 ĉampionecoj)
vdr

Ĉiujn kvar jarojn la turniro samtempe ankaŭ servas je azia kvalifikiĝo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu rajtas partopreni tri naciaj teamoj el Azio.

La turniroj en superrigardo

redakti
jarogastiganta landofinalomatĉo pri la 3-a pozicio
azia ĉampionorezulto2-a pozicio3-a poziciorezulto4-a pozicio
1975Honkongo  Novzelando3:1  Tajlando  Aŭstralio5:0  Malajzio
1977Tajvano  Tajvano3:1  Tajlando  Singapuro2:0  Indonezio
1979Barato  Tajvano2:0  Srilanko  Honkongorezulto ne konata  Aŭstralio
Okcidenta Aŭstralio
1981Honkongo  Tajvano5:0  Tajlando  Barato2:0  Honkongo
1983Tajlando  Tajlando3:0  Barato  Singapurorezulto ne konata  Japanio
1986Honkongo  Ĉinio2:0  Japanio  Tajlando4:1  Indonezio
1989Honkongo  Ĉinio1:0  Tajvano  Japanio9:0  Honkongo
1991Japanio  Ĉinio5:0  Japanio  Tajvano0:0 post plilongigo
5:4 per matĉofinaj penaloj
 Nord-Koreio
1993Malajzio  Ĉinio3:0  Nord-Koreio  Japanio3:0  Tajvano
1995Malajzio  Ĉinio2:0  Japanio  Tajvano0:0 post plilongigo
3:0 per matĉofinaj penaloj
 Sud-Koreio
1997Ĉinio  Ĉinio2:0  Nord-Koreio  Japanio2:0  Tajvano
1999Filipinoj  Ĉinio3:0  Tajvano  Nord-Koreio3:2  Japanio
2001Tajvano  Nord-Koreio2:0  Japanio  Ĉinio8:0  Sud-Koreio
2003Tajlando  Nord-Koreio2:1 post "ora golo"  Ĉinio  Sud-Koreio1:0  Japanio
2006Aŭstralio  Ĉinio2:2 post plilongigo
4:2 per matĉofinaj penaloj
 Aŭstralio  Nord-Koreio3:2  Japanio
2008Vjetnamio  Nord-Koreio2:1  Ĉinio  Japanio3:0  Aŭstralio
2010Ĉinio  Aŭstralio1:1 post plilongigo
5:4 per matĉofinaj penaloj
 Nord-Koreio  Japanio2:0  Ĉinio

Ranglisto

redakti
rangonacia teamoazia ĉampiono2-a pozicio3-a pozicio4-a pozicio
1.  Ĉinio8211
2.  Nord-Koreio3321
3.  Tajvano3222
4.  Tajlando1310
5.  Aŭstralio1111
6.  Novzelando1000
7.  Japanio0454
8.  Barato0200
9.  Sud-Koreio0012
10.  Singapuro0020
11.  Honkongo0011
12.  Indonezio0002

Eksteraj ligiloj

redakti