Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto)

La Baziliko de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) estas la plej granda preĝejo de Budapeŝto. Ĝi estis konstruita en eklektika stilo, laŭ planoj de József Hild, inter 1851–1867. Post morto de Hild, la laboron pludaŭrigis Miklós Ybl kaj finis en 1905. La konstruaĵo altas 96 m-ojn kaj tiel apartenas al la plej grandaj konstruaĵoj de Budapeŝto.

Baziliko de Sankta Stefano
malgranda bazilikokunkatedralo
Loko
ŜtatoHungario Hungario
MunicipoBudapeŝto
Geografia situo47° 30′ 3″ N, 19° 3′ 14″ O (mapo)47.50083319.053889Koordinatoj: 47° 30′ 3″ N, 19° 3′ 14″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
StatusoKatedralo
Arkitektura priskribo
ArkitektojJózsef Hild, József Kauser
KonstrustiloNovklasika arkitekturo
Tipo de konstruaĵoKatedralo
Konstruado1851 - 1905
Specifo
Longo87,4 m
Larĝo55 m
Alto96 m
Mapo
Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto) (Hungario)
Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
Oficiala paĝarohttp://bazilika.biz/
vdr
Partoprenantoj de UK 1929 antaŭ la baziliko

La baziliko estas nomata post la unua hungara reĝo, sankta Stefano la 1-a (ĉ. 975–1038), kies mumiigita dekstra sub-brako troviĝas en la baziliko. En Hungario tie okazas la plej granda procesio la 20-an de aŭgusto.

En 1947 la kupolo bruliĝis. Oni estingis ĝin per akvoŝprucoj, tamen samtempe oni forpumpis la akvon, tial la freskoj kaj aliaj artaĵoj restis en akceptebla stato.

Konstruaĵo

redakti

La baziliko situas sola en la urbomezo. La fasado konsistas meze el impone granda enirejo. Pli supre triangulo fermas la supron. Ĉe la du flankoj po 1 turoj altiĝas. Super la navo impona kupolo estas videbla.

La baziliko estas ankaŭ katedralo.