Bela virino (filmo)

Bela virino (angle Pretty Woman) estas usona romantika komedia filmo de 1990 reĝisorita de Garry Marshall kaj verkita de J. F. Lawton kun ĉefroloj de Richard Gere kaj Julia Roberts. La rakonto centriĝas pri holivuda malmultekosta sekslaboristino Vivian Ward, kiu estas dungita de Edward Lewis, riĉa komercisto por esti lia akompanantino dum pluraj komercaj kaj sociaj tagoj kaj ilia evoluanta rilato dum ŝia tutsemajna restado kun li.[1]

Bela virino
filmo
Originala titoloPretty Woman
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato23 mar. 1990, 29 jun. 2001, 5 jul. 1990, 1990
Ĝenroromantika komedio, kortezama novelo
KameraadoCharles Minsky
Reĝisoro(j)Garry Marshall
Produktisto(j)Arnon Milchan • Steven Reuther • Gary W. Goldstein
ScenaroJ. F. Lawton
Filmita enSan-Francisko • Picburgo • Ambasadora Hotelo
Loko de rakontoLos-Anĝeleso
Muziko deJames Newton Howard
RolantojRichard Gere • Julia Roberts • Ralph Bellamy • Jason Alexander • Laura San Giacomo • Héctor Elizondo • Amy Yasbeck • Hank Azaria • Andrea Parker • Elinor Donahue • Larry Miller • Alex Hyde-White • Larry Hankin • Dey Young • Garry Marshall • Scott Marshall • Al Sapienza • Charles Minsky • James Patrick Stuart • Lynda Goodfriend • Frank Campanella
Produktinta firmaoTouchstone Pictures 
Silver Screen Partners IV
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Edward Lewis (Richard Gere) estas riĉa komercisto, kiu vojaĝas regule al Los-Anĝeleso, kie li loĝas en luksa hotelo Beverly Wilshire. Dum hazarda decido prostituitinon Vivian Ward (Julia Roberts) gvidas lin al la hotelo. Ŝi kondutas sin iom vulgare sed Eduardo estas allogita de la virino kaj ofertas al ŝi resti kun li la tutan semajnon kontraŭ 3 000 dolaroj, ŝi konsentas pri la transakcio. Dum tiu semajno, ili du ekkonos unu la alian kaj intime disvolvos sentojn. Eduardo pagas multekostajn vestaĵojn por Vivian, por ke ŝi povu sin vesti laŭ sia sociekonomika statuso kaj povi akompani lin al la sociaj eventoj, kiujn li kutime ĉeestas. La hotelestro (Héctor Elizondo) montras empation kun Vivian kaj ŝia amikino Kit (Laura San Giacomo).

Fine ili enamiĝos kaj formos stabilan paron, kie la influo, kiun ŝi havos sur la sinteno de Eduard al komerco, estos reliefigita kaj en kiu li rezignos sian detruan politikon aĉeti kompaniojn kaj poste dispecigi kaj vendi ĝin, favore al politiko pri konstruado kaj prizorgado de kompanioj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo

redakti
  • Richard Gere kiel Edward Lewis
  • Julia Roberts kiel Vivian Ward
  • Hector Elizondo kiel Bernard "Barney" Thompson
  • Laura San Giacomo kiel Kit De Luca
  • Ralph bellamy kiel James "Jim" Morse
  • Jason Aleksandro kiel Philip "Phil" Stuckey
  • Alex Hyde-White kiel David Morse

Muziko

redakti
#Titolodaŭro
1"Wild Women Do" (interpretita de Natalie Cole)4:06
2"Fame '90" (interpretita de David Bowie)3:36
3"King of Wishful Thinking" (interpretita de Go West)4:00
4"Tangled" (interpretita de Jane Wiedlin)4:18
5"It Must Have Been Love" (interpretita de Roxette)4:17
6"Life in Detail" (interpretita de Robert Palmer)4:07
7"No Explanation" (interpretita de Peter Cetera)4:19
8"Real Wild Child (Wild One)" (interpretita de Christopher Otcasek)3:39
9"Fallen" (interpretita de Lauren Wood)3:59
10"Oh, Pretty Woman" (verkita kaj interpretita de Roy Orbison)2:55
11"Show Me Your Soul" (interpretita de Red Hot Chili Peppers)4:20
totalo43:36

Referencoj

redakti
  1. Prince, Rosa. Richard Gere: Pretty Woman a 'Silly Romantic Comedy' (angle). The Daily Telegraph. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj

redakti