Besta Politiko en EU

Besta Politiko en EU - oficiale angle Animal Politics EU (mallongigo: APEU) estas asocio de eŭropaj politikaj partioj favore al protektado de bestaj rajtoj.

Besta Politiko en EU

Animal Politics EU (APEU)


Prezidanto
Fondis2014
Komandejo
Politika Ideologioprotektado de bestaj rajtoj
Internacia Parenceo
Eŭropa Parlamenta GrupoKonfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
KolorojVerda
RetejoOficiala retejo
Vidu ankaŭ

Politikaj partioj

vdr

Historio

redakti

La asocio estis fondita de sep partioj antaŭ la Eŭropaj balotoj 2014 sub la nomo Eŭro Besto 7 aŭ angle Euro Animal 7. En la baloto, du el la implikitaj partioj povis ĉiu gajni mandaton en la Eŭropa Parlamento: Stefan Bernhard Eck el la germana partio Partei Mensch Umwelt Tierschutz ("Partio Homo-Medio-Bestoprotekto") kaj Anja Hazekamp de la nederlanda Partij voor de Dieren ("Partio por la bestoj"). Ambaŭ apartenas al la Konfederacia Grupo de Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordia Verda Maldekstro. Eck forlasis la nacian bestprotektan partion fine de 2014, sed restis membro de la grupo.

Por la Eŭropaj balotoj 2019, la alianco disetendiĝis por inkluzivi kvar pliajn partiojn kaj regrupiĝis sub la nomo Besta Politiko en EU, angle Animal Politics EU. Tri membropartioj gajnis po unu parlamentanan sidlokon en la baloto. Du el la tri parlamentanoj eksiĝis de siaj partioj en februaro kaj junio 2020 respektive.

Membraj partioj

redakti
landoPolitika partioNacia
parlamentanoj
Eŭropaj elektoj 2014Eŭropaj Elektoj 2019
 BelgioDierAnimal1,49%
 Germanio Partei Mensch Umwelt Tierschutz1.2%, 1 sidloko1,45%, 1 sidloko
 FinnlandoSuomen Eläinoikeuspuolue0.16%
 Francio Parti Animaliste2.16%
 Italio Partito Animalista Italiano0.60%
 Nederlando Partij voor de Dieren4,2%, 1 sidloko4,02%, 1 sidloko
 PortugalioPessoas – Animais – Natureza1,7%5.46%, 1 sidloko
 SvedioDjurens parti0,2%0,10%
 HispanioPartido Animalista Contra el Maltrato Animal1,1%1.31%
 BritioAnimal Welfare Party1.0%1,13%
 KiproBesta Partio Kipro Κόμμα για τα Ζώα Κύπρου0,9%0,79 %
7 partioj, 2 sidlokoj11 partioj, 3 sidlokoj

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti