Billie Holiday

Billie HOLIDAY [bi'li ha'lidej] (7a de aprilo, 191519a de julio, 1959) estis usona ĵazkantistino, konsiderata de iuj homoj la plej bona el la 20a jarcento. Ŝi floris dum 1935-1955 en Novjorko kaj eĉ hodiaŭ influas kantistinojn. Ŝi kantis el la koro en stilo tre honesta, persona, emocia kaj, iafoje, aŭtobiografia. Ŝi kantis Strange Fruit, God Bless the Child, My Man, inter multaj aliaj.

Billie Holiday
Persona informo
Billie Holiday
NaskonomoEleanora Fagan
Naskiĝo7-an de aprilo 1915 (1915-04-07)
en Filadelfio
Morto17-an de julio 1959 (1959-07-17) (44-jaraĝa)
en Metropolitan Hospital Center
Mortis perCirozo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboSaint Raymonds Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolikismo vd
Etnoafrik-usonano vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoHarlemoBaltimoreNov-Jorko vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Billie Holiday
Familio
PatroClarence Holiday (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oJoe Guy (en) Traduki (1951–1957)
nekonata valoro (1941–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoLady Day • Billie Holiday vd
Okupoaktoro
jazz singer (en) Traduki
komponisto
aŭtobiografo
kantaŭtoro
kantoverkisto
aŭtoro
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1933– vd
Verkado
VerkojGod Bless the Child vd
En TTTOficiala retejo vd
Billie Holiday
Bazaj informoj
NaskonomoEleanora Fagan
Alie nomataLady Day
DevenoUsono Baltimore, Maryland
ĜenrojBaladoj
Ĵazo
Svingo
Profesiokantistino
Aktivaj jaroj1933–1959
EldonintoColumbia (1933–1942, 1958)
Commodore (1939, 1944)
Decca (1944–1950)
Verve (1952–1959)
Parencaj
temoj
Erykah Badu
RetejoBillie Holiday
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis kiel Eleanora FAGAN. Lady Day ("Damo Tago") estis ŝia kromnomo. Ŝi kantis kun blanka gardenio en la hararo. En 1930 ŝi komencis kanti en kluboj. En 1933 ŝi estis eltrovita de John Hammond de Columbia Records.

Ŝi precipe estis influita de Louis Armstrong kaj Bessie Smith. Inter aliaj, ŝi kantis kun Teddy Wilson, Benny Goodman, Count Basie, Lester Young, kaj Artie Shaw

Ŝi verkis aŭtobiografion, Lady Sings the Blues, kiu poste estis realigita kiel filmo, en kiu Diana Ross rolis kiel Billie Holiday. Holiday aperis en la filmo New Orleans.

En sia vivo, ŝi estis sklavigita de heroino kaj estis batita de siaj amorantoj. Ankaŭ ŝi neniam ricevis la tantiemon por ŝiaj kanzonoj. Ŝi mortis la 17an de julio 1959 pro mortiga dozo de heroino.

La memoro de Holiday estas daŭre granda influo sur la kulturo de populara muziko. La rokgrupo U2 diris pri ŝi:

Damo Tago de diamantaj okuloj,
Ŝi vidas la veron malantaŭ la mensogoj.

- U2

Albumoj

redakti
  • Billie Holiday Sings (1952)
  • An Evening with Billie Holiday (1952)
  • Billie Holiday (1954)
  • Music for Torching (1955)
  • Velvet Mood (1956)
  • Lady Sings the Blues (1956)
  • Body and Soul (1957)
  • Songs for Distingué Lovers (1957)
  • Stay with Me (1958)
  • All or Nothing at All (1958)
  • Lady in Satin (1958)
  • Last Recording (1959)