Bioakumulado
Bioakumulado aludas al akumulado de substancoj, kiaj pesticidoj, aŭ aliaj organikaj kemiaĵoj en organismo.[1] Bioakumulado okazas kiam organismo absorbas toksan substancon je indico pli alta ol tiu je kio la substanco perdiĝas. Tiele, ju pli longa estas la biologia duonvivo de la substanco, des pli granda estas la risko de grava venenado, eĉ se la mediaj niveloj de la toksino ne estas tre altaj.[2] Bioakumulado, ekzemple ĉe fiŝoj, povas esti antaŭvidata per modeloj.[3] Biotransformado povas forte modifi bioakumuladon de kemiaĵoj en organismo.[4]
Biokoncentrado estas pli specifa termino, alude al absorbo kaj akumulado de substanco nur el akvo. Kontraste, bioakumulado aludas al absorbo el ĉiaj fontoj kombine (ekz. akvo, manĝo, aero, ktp.)[5]
Ekzemploj
redaktiNotoj
redakti- ↑ [1] Arkivigite je 2011-08-05 per la retarkivo Wayback Machine USGS Toxic Substances Hydrology Program: Bioaccumulation
- ↑ Bioaccumulation of Marine Pollutants [and Discussion], de G. W. Bryan, M. Waldichuk, R. J. Pentreath kaj Ann Darracott Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences © 1979 The Royal Society.
- ↑ Stadnicka, J; Schirmer, K; Ashauer, R (2012). Predicting Concentrations of Organic Chemicals in Fish by Using Toxicokinetic Models. Environ. Sci. Technol. http://dx.doi.org/10.1021/es2043728
- ↑ Ashauer, R; Hintermeister, A; O'Connor, I; Elumelu, M, et al. (2012). Significance of Xenobiotic Metabolism for Bioaccumulation Kinetics of Organic Chemicals in Gammarus pulex. Environ. Sci. Technol. http://dx.doi.org/10.1021/es204611h
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-24. Alirita 2013-01-15.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoHelpo:EnhavoArtem KhlebnikovVikipedioVikipedio:AktualaĵojDua MondmilitoEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Portalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoVikipedio:MalgarantioUsonoVikipedio:KontaktojImperio MalioVikipedio:Bonvenon al VikipedioGTKVikipedio:EnkondukoVikipedio:Elstaraj artikolojUnuiĝinta ReĝlandoInterretoKategorio:SocioFrancioKategorio:ĈioProjekto:Kontrolu VikipedionVikipedio en EsperantoHelpo:Redaktizu715Vikipedio:Artikolo de la monatoVikipedia diskuto:ĈefpaĝoKategorio:MatematikoParizoLost Planet 3Vikipedio:RegularoMolièreUzanto:DominikSeksumado