Brigo (distrikto)


La distrikto Brigo estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 24524 loĝantojn la 31-an de decembro 2009, kiu nombro kreskis al 25137 ĝis fino de 2011. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Brig-Glis,kies centron formas la urbo Brigo.

Distrikto Brigo
Blazono de la distrikto Brigo
Brigo
Mapo de la distrikto Brigo
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
ĈeflokoBrig-Glis
Geografia situoCH1903: 642087 / 129064 (mapo)46.3116677.985Koordinatoj: 46° 19′ N, 7° 59′ O; CH1903: 642087 / 129064 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj25137  (2011-12-31)
Areo434,5 km²
Loĝantardenseco57,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2301
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Brigo konsistas el la komunumoj en la valo de la rivero Saltina kaj la lokoj en la ebenaĵo de Rodano supre kaj super la alfluejo de Saltina al Rodano.

Trafiko

redakti

Brigo estas grava trafiknodo de la vervojlinio transalpa de Berno al Milano tra Lötschberg kaj Sempiono, kun la linio trans tuta Valezo al Laŭzano. Krome tra Brigo pasas la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Zermatt al Disentis. En Brigo komenciĝas la svisa aŭtovojo n-ro 9 al Laŭzano kaj la vojo tra Sempionopasejo al Domodossola en Italio. La kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Furkopasejo ankaŭ pasas la distrikton.

Komunumoj de la distrikto Brigo

redakti

La distrikto Brigo konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Brig-Glis estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Brig-Glis1251138,06002
Eggerberg3436,06004
Naters9079147,26007
Ried-Brig193647,56008
Sempiono3299,.96009
Termen86318,86010
Zwischbergen7686,16011
Totale725137434,52301

Historio

redakti

Dum mezepoko Brigo estis interezozono (en la alemana dialekto de Valezo Zehnde = dekondistrikto, temis pri distriktoj rilate al pagado de la dekona interezo) de la Grafejo Valezo, kiu estigixs verŝajne el la en la jaro 1018 dokumente menciita grandparoĥo Naters. En la jaroj 1798 ĝis 1802 Brigo estis distrikto de Kantono Valezo de la Helveta Respubliko, tiam de 1802 ĝis 1810 distrikto de la Respubliko Valezo. De 1810 ĝis 1814 ĝi estis distrikto kaj poste kantono de la departemento Sempiono de Francio. De 1815 ĝis 1848 ĝi estis interezozono de Kantono Valezo kaj ek de tiam distrikto de Kantono Valezo en Svislando.[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti