Carl Spitzweg

Carl SPITZWEG [karl ŝpicve:k] (naskiĝis la 5-an de februaro 1808; mortis la 23-an de septembro 1885) estis germana romantika pentristo kaj poeto. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la epoko Bidermajro.

Carl Spitzweg
Persona informo
Carl Spitzweg
Naskiĝo5-an de februaro 1808 (1808-02-05)
en Munkeno
Morto23-an de septembro 1885 (1885-09-23) (77-jaraĝa)
en Munkeno
TomboAlter Südfriedhof (en) Traduki 48° 07′ 46″ Nordo 11° 33′ 58″ Oriento / 48.129361 °N, 11.566056 °O / 48.129361; 11.566056 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Naciecogermana
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoReĝlando Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materMunkena universitato
Wilhelmsgymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carl Spitzweg
Profesio
Okupopentristo
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPentrado kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enMunkeno vd
Verkado
VerkojMagiisto kaj drako ❦
Gazetleganto en la ĝardeno ❦
La legemulo ❦
La geologo ❦
La malriĉa poeto ❦
La kaptita amletero vd
Sukcesis kielpentristo
Artista celigoRomantikismo
Reprezentaj verkojLa malriĉa poeto, La legemulo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Unterpfaffenhofen (hodiaŭ Germering, en Bavario) kiel la dua el tri filoj de Franziska kaj Simon Spitzweg. Lia patro, riĉa komercisto, trejnis Carl kiel apotekisto. Li ekhavis sian diplomon de la Universitato Munkeno, sed renormaliĝinte post malsano li ekdediĉis sin al pentrado. Spitzweg estis memlerninta kiel artisto, kaj komenciĝis per kopiado de verkoj de flandraj majstroj. Li kontribuis per sia unuaj laboroj al satiraj revuoj. Post ricevo de heredo en 1833, li povis dediĉi sin rekte al pentrado.

Poste, Spitzweg vizitis eŭropajn artcentrojn, studante verkojn de diversaj artistoj kaj rafinante sian teknikon kaj stilon; li vizitis Pragon, Venecion, Parizon, Londonon, kaj Belgion. Liaj pli postaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj ofte estas humuraj ĝenroverkoj. Multaj el liaj pentraĵoj prezentas akre karakterizitajn ekscentrulojn, ekzemple La legemulo (1850) kaj La hipokondriulo (ĉ. 1865, en la Neue Pinakothek, Munkeno).

Liaj pentraĵoj inspiris la muzikalon Das kleine Hofkonzert de Edmund Nick. Li estis entombigita en la tombejo Alter Südfriedhof en Munkeno.

Pentraĵoj

redakti
  • La kaktamiko
  • La malriĉa poeto
  • Cindra Merkredo
  • La legemulo
  • La kaptita amletero
  • Disputantaj monaĥoj
  • Serenado

Vidu ankaŭ

redakti

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  • Murray, P. & L. (1996). Dictionary of art and artists. London: Penguin Books. ISBN 0-14-051300-0.

Eksteraj ligiloj

redakti