Carl von Ossietzky

germana publicisto

Carl von OSSIETZKY [karl fon osJECki] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1889 en Hamburgo, mortis la 4-an de majo 1938 en Berlino) estis germana pacisto, kontraŭnaziulo kaj verkisto.

Carl von Ossietzky
Nobel-premiito
Persona informo
Carl von Ossietzky
NaskonomoCarl von Ossietzky
Naskiĝo3-an de oktobro 1889 (1889-10-03)
en Hamburgo
Morto4-an de majo 1938 (1938-05-04) (48-jaraĝa)
en Berlino
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perTuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboCemetery Pankow IV (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokristanismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioRepublican Party of Germany (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Carl von Ossietzky
Familio
PatroCarl Ignatius von Ossietzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoRosalie von Ossietzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMaud von Ossietzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojRosalinde von Ossietzky-Palm (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoCelsus • Thomas Murner • Lucius Schierling • Yatagan vd
Okupoĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoĴurnalismo kaj aktivismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Jam ekde 1911 li verkis pacismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste. Inter la manifestacie ĝisprizonporden kunmarŝantoj estis ankaŭ la aŭstra verkisto kaj eksa oficiro Alexander Roda Roda.

Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf Hitler malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.

Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.

Eksteraj ligiloj

redakti