Carol Channing

usona aktoro

Carol Elaine CHANNING (naskiĝis la 31-an de januaro 1921, mortis la 15-an de januaro 2019) estis usona aktorino, kantistino, dancistino, komediistino, kaj kantistino.

Carol Channing
Persona informo
Carol Channing
NaskonomoCarol Elaine Channing
Naskiĝo31-an de januaro 1921 (1921-01-31)
en Seatlo
Morto15-an de januaro 2019 (2019-01-15) (97-jaraĝa)
en Rancho Mirage
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perCerbovaskula malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioKristana Scienco vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materBennington College (en) Traduki
Lowell High School (en) Traduki
Neighborhood Playhouse School of the Theatre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioDemokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carol Channing
Familio
Edz(in)oAlex Carson (en) Traduki (–1956) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj1
Profesio
Okupokantisto
teatra aktoro
komikisto
voĉaktoro
amuzisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1941–2019 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ricevis la Premion Ora Globo kaj estis nomumita por la Oskar-premio por la plej bona duaranga aktorino pro sia ludado kiel Muzzy Van Hossmere en Thoroughly Modern Millie (1967). Aliaj filmaperoj estas en The First Traveling Saleslady (1956) kaj Skidoo (1968). Por televido ŝi faris multajn aperojn kiel distristo ĉe varieteoj, ĉe The Ed Sullivan Show en la 1950-aj jaroj al Hollywood Squares. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia ludado kiel La Blank aReĝino en produktaĵo de 1985 nome Alice in Wonderland.

Channing estis nomumita pro sia unua Premio Tony en 1956 pro The Vamp. Ŝia dua nomumo venis en 1961 pro Show Girl. En 1964 ŝi faris la rolon de Dolly Gallagher Levi en Hello, Dolly!, kio havigis al ŝi al Premion Tony por plej bonkvalita aktorino en muzikalo. Ŝi ricevis ŝian kvaran nomumon al Premio Tony pro la muzikalo Lorelei en 1974. Lorelei estis re-kreaĵo de Gentlemen Prefer Blondes, nom muzikalo de 1949 en kiu stelulis Channing en la ĉefa rolo de Lorelei Lee, kio faris ŝin stelulinon.[1]

  1. Denise Ames. "One-on-One with Show Biz Legend Carol Channing", The Tolucan Times, 12a de Februaro, 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-30. Alirita 2016-05-28.

Bibliografio

redakti
  • Just Lucky I Guess: A Memoir of Sorts de Carol Channing (Simon & Schuster, 2002)
  • Diary of a Mad Playwright: Perilous Adventures on the Road with Mary Martin and Carol Channing de James Kirkwood, Jr., pri produktado de la verko "Legends" (Dutton, 1989)

Eksteraj ligiloj

redakti