Charles-Simon Favart

Charles Simon FAVART (naskiĝinta la 13-an de novembro 1710 en Parizo, mortinta samloke la 12-an de marto 1792) estis franca opera kaj komedia verkisto.

Charles-Simon Favart
Persona informo
Charles-Simon Favart
Naskiĝo13-an de novembro 1710 (1710-11-13)
en Parizo
Morto12-an de majo 1792 (1792-05-12) (81-jaraĝa)
en Belleville
EtnoFrancoj vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oJustine Favart (en) Traduki (1745–1772) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojCharles Nicolas Favart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupodramaturgo
verkisto
libretisto
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Charles-Simon Favart, de Paul Jourdy

Favart verkis por Franca komika opero kaj transprenis tie en 1745 la estradon de la aktora trupo kiu sekvis la Marŝalon de Saksio en Flandrujon. Reveninte Parizon li dediĉis sin denove al la drama poezio kaj iĝis kreanto de la pli nobla opero.

Post la morto de la edzino Justine Duronceray (1727-1772), aktorino kaj dancistino, la kreiveco de Favart eklamis.

Verkaro

redakti

Liaj komedioj kaj operetoj (sume li verkis ĉ. 150) estis plejtempe decaj kaj veraj kaj montras tipe francan gajecon: ekz. kiam li priskribis kamparajn amrilatojn kaj rakontis ĝojigintajn historietojn. Eksterordinare bonaj sukcesis: Annette et Lubin, L'astrologue de village, Bastien et Bastienne, Ninette à la cour, Les trois sultanes kaj L'Anglais à Bordeaux.

Kelkaj verkoj laŭdire tute aŭ parte verkitis de la edzino - sed hodiaŭ tio ne plu pruveblas.

Literaturo

redakti