Chelan (lago)

Chelan (47° 50′ 28″ N 120° 02′ 47″ U / 47.84111 °N, 120.04639 °U / 47.84111; -120.04639 (mapo)) estas mallarĝa, 90 kilometrojn longa lago en kantono Chelan, norda Vaŝingtonio, Usono. Ĝin nutras kaskadetoj kaj torentoj laŭ la lagbordo. Kun maksimuma profundo de ĉ. 470 m, ĝi estas la tria plej profunda lago en la lando kaj la naŭa plej profunda en la mondo. La surfaco de la lago altas 335 metrojn super la marnivelo. La averaĝa larĝo de la lago estas ĉ. 3 km.

Chelan
Akvofalo Domke
Akvofalo Domke
lago
SetlejojChelan kaj Stehekin, Vaŝingtonio
Landoj de la basenoUsono
Datenoj
Koordinatoj47° 50′ N, 120° 3′ U (mapo)47.841111111111-120.04638888889335Koordinatoj: 47° 50′ N, 120° 3′ U (mapo)
Chelan (Vaŝingtonio)
Chelan (Vaŝingtonio)
DEC
Map
Chelan
Supermara alteco335 m
Surfaca areo134,9 km²f5
Maksimuma longo81 kmf6
Maksimuma larĝo2,9 kmf7
Akva volumeno19,5 m³f8
Maksimuma profundo453 mf10
Averaĝa profundo43 mf11
Borda longo1175,7 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La vorto Chelan venas de la indiana vorto cilian, laŭsence "profunda akvo" aŭ "lago" aŭ "blua akvo" (laŭ diversaj informantoj).

Ĉe la lagbordo situas du urbetoj, Chelan je la sudorienta ekstremaĵo de la lago, kie ĝia akvo elfluas tra elektroprodukta digo en la riveron Chelan, kaj je la nordokcidenta fino de la lago, Stehekin, kiu atingeblas nur per boato, aviadilo, aŭ piedoj. La suda bordo de la lago apartenas al ŝtata parko atingebla per aŭto el la urbeto Chelan. La norda porcio de la lago estas protektita per Chelan National Recreation Area.

Chelan kiel vidita de la suda bordo de Usona Ŝoseo 97.

Referencoj

redakti
  1. Kendra W, Singleton L (1987). Morphometry of Lake Chelan. Alirita 26-an de Junio 2007.
🔥 Top keywords: