Crimen ferpecto

Crimen ferpecto (ferpekta murdo) estas filmo de la hispana reĝisoro Álex de la Iglesia de 2004. Protagonistigita de Willy Toledo kaj Mónica Cervera, ĝi premieris la 22an de oktobro en Hispanio kaj en aŭgusto 2005 en Usono kiel The Perfect Crime.

Crimen ferpecto
filmo
Originala titoloCrimen ferpecto
Originala lingvohispana lingvo
Kina aperdato2004, 26 maj. 2005
Ĝenrokomedia dramo, komedia filmo
KameraadoJosé L. Moreno
Reĝisoro(j)Álex de la Iglesia
Produktisto(j)Álex de la Iglesia • Roberto Di Girolamo • Gustavo Ferrada
ScenaroÁlex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Filmita enMadrido
Loko de rakontoHispanio
Muziko deRoque Baños
RolantojWilly Toledo • Mónica Cervera • Fernando Tejero • Javier Gutiérrez • Kira Miró • Luis Varela • Enrique Martínez • Enrique Villén • Eduardo Gómez Manzano • Héctor Gómez
Produktinta firmaoSogecine 
Pánico Films 
Planet Pictures
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rafael (Willy Toledo) estas ambicia alloganto ema de belulinoj, elegantaj vestaĵoj kaj elektita etoso. Li laboras en granda vendejo kaj deziras iĝi etaĝestro. Lia nura rivalo estas don Antonio, kiun li mortigas akcidente dum arda diskuto. La nura atestanto estas Lourdes (Mónica Cervera), nek bela nej alloga, kiu ĉantaĝas lin por igi lin unue sia amanto kaj poste ŝia edzo. Iam li jam ne povas elteni la situacion kaj planas ion simple "ferpecto" (ferpekta).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti

Kuriozaĵoj

redakti
  • La titolo Crimen ferpecto estas vortoludo kiel koruptaĵo de pli logika titolo Crimen perfecto tradukebla al Perfekta murdo, sed kadre de la genro de nigra komedio, la perfekta murdo iĝas ferpekta murdo.
  • La filmo ricevis premiojn en la Festivalo de krimkino de Cognac kaj nomumojn al Goya-premioj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crimen ferpecto en la hispana Vikipedio.