Danuba Insulo
La Danuba Insulo (germanlingve: Donauinsel) estas artefarita insulo en Vieno kaj ĝia norda najbara urbo Klosterneuburg, inter Danubo kaj Nova Danubo. Ĝi longas 21,1 kilometrojn, sed larĝas nur ĝis 250 metrojn. Ĝi estis konstruita inter 1972 kaj 1988 kiel parto de sistemo por malhelpado de inundoj. Ĝi estas ankaŭ grava urba ripozejo.
Ĝia sud-okcidenta bordo (t.e. la maldekstra bordo de Danubo) grandaparte konsistigas la limon de la distriktoj Floridsdorf kaj Donaustadt. La Danuba Insulo mem do preskaŭ plene troviĝas en tiuj distriktoj.
Ĉiujare fine de junio sur ĝi okazas dum tri tagoj la Donauinselfest ("Danub-Insula Festo"), la plej granda liber-aera festivalo en Eŭropo.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojNečínTimo PusaBushidoEsperantoLazzaro BonamicoVikipedioHelpo:EnhavoDua MondmilitoArnold BennettUzanto-Diskuto:TlustulimuInterretoVikipedio:MalgarantioVikipedio:KontaktojVikipedio:Forigendaj artikolojPortalo:KomunumoProva kaj ekzerca objekto CEVikipedio:DiskutejoMilena VelbaVikipedio:AktualaĵojSerĉilo-optimumigoFredl FeslUzanto:DominikVikipedio:Bonvenon al VikipedioKrystyna Łuczak-SurówkaVikipedia diskuto:ĈefpaĝoLinio 18 de la metroo de ParizoInforma teknologioVikipedio:EnkondukoŜablono:ParMetLin18SeksumadoFrancioSpiros SarafianDastgerdGrand Paris ExpressEtimologio