Dell Hymes

Dell Hathaway Hymes (naskiĝis la 7-an de julio 1927 en Portland, Oregon - mortis la 13-an de novembro 2009 en Charlottesville, Virginio[1]) estas sociolingvisto, antropologo kaj folkloristo kies laboro precipe rilatas al la indiĝenaj lingvoj de Ameriko (de la Pacifika nordokcidento). Li instalis la modelon PARLANT/SPEAKING/PAROLANTE. Li estis unu el la unuaj nomantaj la kvaran subkampon de antropologio "lingva antropologio" anstataŭ "antropologia lingvistiko".

Dell Hymes
Persona informo
Naskiĝo7-an de junio 1927 (1927-06-07)
en Portlando
Morto13-an de novembro 2009 (2009-11-13) (82-jaraĝa)
en Charlottesville
MortokialoAlzheimer-malsano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojfilipinaangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materkolegio Reed (–1950)
Indiania Universitato - doktoro de filozofio (–1955) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoantropologo
sociologo
universitata instruisto
lingvisto
folkloristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La modelo PARLANT

redakti

En socilingvistiko, la modelo PARLANT (angle: SPEAKING) estas memorarta modelo (mnemotekniko) disvolvita de Dell Hymes. Temis pri ilo kontribuanta al la identigo kaj specigo de la komponantoj de lingva interago. Tiu ilo estis kreita de Hymes kiu pensis ke por dece paroli lingvon, necesis ne nur majstri la vortoprovizon kaj la gramatikon, sed ankaŭ scii la kuntekston en kiu ĉiu vorto estas uzata. Por ke lia pensaro pli facile ekfunkciigu, Hymes strukturis ĝin konstruante la akronimon S-P-E-A-K-I-N-G (por setting kaj scene, partoprenantoj, ends, acts sequence, key, instrumentalities, norms, & genre, aŭ kiel li mem proponis en la franca, P-A-R-L-A-N-T, por partoprenantoj, agoj, raison aŭ rezulto, loko, agentoj, normoj, tono) en kiu li kolektis la dek ses komponantojn kiujn li identigis en ok sekcioj.

Referencoj

redakti
  1. (en) Deceased Fellows, British Academy,