Denis Fonvizin

Denis Ivanoviĉ Fonvizin (ruse Денис Иванович Фонвизин) (naskiĝis en Moskvo la 14-an de aprilo 1745 (n.s.), mortis la 1-an de decembro 1792 en Sankt-Peterburgo) estis rusa verkisto, dramisto kaj tradukisto.

Denis Fonvizin
Persona informo
Naskiĝo3-an de aprilo 1745 (1745-04-03)
en Moskvo
Morto1-an de decembro 1792 (1792-12-01) (47-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
TomboLazarev Cemetery (en) Traduki
Monaĥejo Aleksandro Nevski Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materImperia Moskva Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioFonvizin vd
PatroIvan A. Fonvizin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoYekaterina Dmitriyeva-Mamonova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojPavel Fonvizin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupolingvisto
poeto
dramaturgo
verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojThe Minor vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia praulo estis germana kruca kavaliro von Wisien, veninta en Rusion en la 16-a jarcento. Tiam lia familia nomo estis rusigita kiel Fonvizin.

Elementan edukadon al juna Denis donis lia patro Ivan Andrejeviĉ Fonvizin, kiu tre ŝatis literaturon. Ekde 1755 Denis lernis en moskva gimnazio de Moskva Universitato kaj ekde 1760 li iĝis studento de ĝia filozofa fakultato. Tiam li jam bone regis la francan kaj la germanan lingvojn, kio malkovrigis al li ĉefverkojn de la granda eŭropa literaturo.

Ekde 1761 en kelkaj moskvaj ĵurnaloj aperis liaj tradukoj de iuj famaj eŭropaj literaturaĵoj. Li preferis publiki satiron.

En 1762 Fonvizin lasis la Universitaton kaj komencis militservi. Samtempe li multe versis kaj tradukis ĉefe el la franca.

Ekde 1769 Fonvizin oficis en Ministerio pri eksterlandaj aferoj kiel sekretario de ĝia ĉefo, grafo Nikito Panin.

En 1783 Denis Fonvizin eksiĝis kiel Ŝtata Konsilisto, oficisto de la alta 5-a rango (meze de kolonelo kaj generalo en la rusa armeo).

Tiam li plu publikis multajn artikolojn kaj samtempte verkas siajn ĉefverkojn: “Juna nobelido” (ruse Недоросль) kaj “Brigadestro” ( ruse Бригадир). Ambaŭ librojn plenigas satiro pri tiamaj rusaj estado kaj moroj. Ili ne plaĉis al la rusa imperiestrino Katerina la 2-a, sed tamen “Juna nobelido” estis eldonitaj en 1781 kaj “Brigadestro” en 1783.

Ekde 1763 li iĝis akademiano de Peterburga Akademio.

La sano de Fonvizin ne estis perfekta; tial li foje kuracis sin eksterlande, sed bedaŭrinde sen grava sukceso.

En 1792 li mortis, kaj estis enterigita en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Liaj ĉefverkoj estas lernobjektoj en moderna Rusio.

Memoraĵoj pri Fonvizin

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti