Dojran (makedone: Доjранско Езеро; greke: λίμνη Δοϊράνη) estas lago kun areo 43.1 km² komunigata inter la Respubliko de Makedonio (27.3 km²) kaj Grekio (15.8 km²). Ĉe la okcidento situas la urbo Dojran kaj ĉe la nordo la monto Belasica. La lago havas rondan formon, maksimuman profundecon de 10 m kaj nordo-al-sudan longecon de 8,9 km kaj havas larĝecon de 7,1 km. Ĝi estas la tria plej granda lago en la Makedonio post Lago de Ohrid kaj Lago de Prespa.

Dojran
Dojran je makedonia flanko
Dojran je makedonia flanko
lago
SituoMakedonio, Greklando
Ĉefaj elfluojArtzan (mak. Đolaj) → Vardar
Datenoj
Koordinatoj41° 12′ 17″ N, 22° 44′ 51″ O (mapo)41.20472222222222.7475147Koordinatoj: 41° 12′ 17″ N, 22° 44′ 51″ O (mapo)
Dojran (Grekio)
Dojran (Grekio)
DEC
Map
Dojran
Supermara alteco147 m
Surfaca areo43,1 km²dep1f5
Maksimuma longo8,9 kmdep1f6
Maksimuma larĝo7,1 kmdep1f7
Averaĝa profundo10 mf11
vdr

En pasinteco la lago estis konata pro aparta metodo de fiŝkaptado en kiu oni uzis birdojn, kormoranojn.

Apud la lago situas kelkaj ripozejoj kaj multaj ripozdometoj. Ĝi estas eta sed tamen grava makedona turista centro.