Dormelles
Dormelles estas franca komunumo situanta en la departemento Seine-et-Marne, en la administra regiono Pariza Regiono.
Dormelles | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pariza Regiono | ||
Departemento | Seine-et-Marne | ||
Arondismento | Fontainebleau | ||
Kantono | Moret-sur-Loing | ||
INSEE kodo | 77161 [+] | ||
Poŝtkodo | 77130 | ||
Kodo laŭ INSEE | 77161 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Largilliere Francis 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 791 (1999) | ||
Loĝdenso | 60,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 19′ N, 2° 54′ O (mapo)48.3161111111112.9013888888889Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 54′ O (mapo) | ||
Alto | De 62 ĝis 136 m | ||
Areo | 13,02 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj de Dormelles nomiĝas la "Dormellois".
Geografio
redaktiTra Dormelles fluas la rivereto OrvanneLa vilaĝo estas konstruita ĉe la monteto de Dormelles. La plej alta punkto estas je 136 metroj .
Etimologio
redaktiKelta origino signifanta "la fortreso sur la monteto".
Apartaj lokoj
redakti- Challeau
- La Vallée
- Le Bois de Dormelles
- Le Bois Piget
- Le Bois Huard
- Ouzille
- Le Pimard
- Champmerle
Najbaraj komunumoj
redaktiFlagy, Villemaréchal,Ville-Saint-Jacques,Noisy-Rudignon,Villecerf.
Historio
redaktiDormelles estis la okazejo en 599 (aŭ 600) de homera batalo inter la filo de la reĝino Frédégonde (mortinta en 597) Clotaire II, reĝo de Neŭstrio, kaj la nepoj de Brunehilde, Thierry II, reĝo de Burgonjo kaj Théodebert II, reĝo de Aŭstrazio.
Ŝajnas, ke la batalo estis tute vastega, ĉar ĝi komenciĝis sur la altaĵoj de Sens kaj disvolviĝis al Flagy, Diant kaj ĝis la pordegoj de Moret. La nombro de 3000 mortintoj estas menciita, do tiu batalo estis unu el la plej mortigaj dum la merovida epoko.Tiom da kadavroj estus obstrukcintaj la rivereton Orvanne fluantan tra Dormelles, ke ĝia fluejo estus tiam deviinta.
Clotaire II, venkita, tamen transvivis la batalon, enfermiĝante en Melun, sed Thierry II (fakte lia plenpova avino Brunehilde) detruis kaj invadis Neŭstrion (krom Rouen, Amiens kaj Beauvais) ĝis la paco de Compiègne en 604.
Administrado
redaktiDemografio
redaktiReligiaj konstruaĵoj
redaktiPreĝejo ST-Martin : la ĥorejo devenas de la 12 a jarcento, sed la preĝejo estis rekonstruita je la fino de la centjara milito:15 a jarcento.
Ekonomio
redaktiFamuloj
redaktiMonumentoj kaj turismaj lokoj
redaktiEn Challeau estas videblaj murego de malnova fortikaĵeto de 11a jarcento kaj korbelaj turoj. Verŝajne tiu fortikaĵeto ŝirmis la trairon de marĉoj.