Eŭpatoria agrimonio
Eŭpatoria agrimonio (Agrimonia eupatoria L.) estas specio el la botanika genro Agrimonio el la familio Rozacoj. Ĝi estas herba, plurjara planto nitrogenema kun eta rizomo kaj kreskas en herbejaj lokoj sekaj, ofte kalkaj. Ĝi oftas en Eŭropo.
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Agrimonia eupatoria: infloresko. | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiĜia harplena tigo, de 30 ĝis 80 cm alta, malmulte disbranĉiĝas kaj posedas senpedunklajn rufkolorajn glandojn. Ĝia tigo estis uzata kiel kolorigilo (flavo).
Ĝiaj bazaj kunmetitaj neparaj folioj, kun malregulaj folieroj, estas plumformaj kaj harplenaj, blanketaj sube kaj verdaj supre.
Ĝiaj flavaj kvinpetalaj floroj kuniĝas en longa spiko.
Ĝiaj fruktoj estas akenoj kun kroĉaj haregoj supre, kiuj facile malligiĝas el la tigo, kio faciligas ilian dissemigadon far bestoj aŭ homoj.
Karakterizoj
redakti- Reproduktaj organoj:
- Infloresko: spiko.
- Fruktoj: akenoj.
- Sekso: hermafrodita.
- Florperiodo: ekde junio ĝis septembro.
- Kreskejo: sekaj herbejoj, ofte kalkaj
- Medicina uzo:
- Parto uzebla: floro.
- Rikoltado: la floroj estas rikoltataj je plena matureco, ekde julio ĝis aŭgusto.
- Interna uzo: kontraŭ malgravaj laksoj, kaze de malfacila digestado, kaze de malbona vejna cirkulado kaj kontraŭ hemoroidaj krizoj.
Bildaro
redakti- Folioj
- Folioj
- Floro
- Floroj
- Fruktoj
- Maturaj fruktoj - MHNT
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoIsraeloVikipedio:Forigendaj artikolojVikipedioHelpo:EnhavoDua MondmilitoUzanto-Diskuto:ThomasPuschHelpo:SpecialaĵoRassemblement National (Francio)Ŝablono:Informkesto olimpika nacia teamoVikipedio:Aktualaĵoj1941: Counter AttackUzanto:DominikVikipedio:DiskutejoVikipedio:MalgarantioUsono en la Somera Olimpiko 2024Starý MlýnecVikipedio:Artikolo de la monatoPortalo:KomunumoBertrand HugonDiskuto:Starý MlýnecRalska montetaroKategorio:Municipoj de Ĉeĥio laŭ distriktojSerĉilo-optimumigoBrazilo en la Somera Olimpiko 2024Vikipedio:KontaktojTatarstanoVinné (Ploskovice)Doksa montetaroHelga PlötnerMilena VelbaInes KostićKanado en la Somera Olimpiko 2024Vikipedio:EnkondukoHerbert L'Estrange Ewen