Everardo Backheuser

brazila esperantisto

Everardo BACKHEUSER /eve'raRdŭ bakhojsaR/ (naskiĝis en la 23-a de majo 1879 kaj mortis en la 15-a de oktobro 1951) estis brazila inĝeniero, literatura verkisto kaj teoriisto pri geografio. Li estis profesoro ĉe la Politeknika Lernejo en Rio-de-Ĵanejro.

Everardo Backheuser
Persona informo
Naskiĝo1879
en Niterói
Morto1951
LingvojEsperantoportugala
Naciecobrazilano
ŜtatanecoBrazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto
geografo
pedagogo
Brazilian state deputy (en) Traduki
geologo
verkisto
inĝeniero
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Agadoj en Esperantujo

redakti

Danke al ĵurnalisto Alcindo Guanabara, li faris per la gazeto O Paiz serion da Esperanto-lecionoj en 1906. Li fondis kun 100 kunuloj la Brazilan Klubon Esperantistan, la unua de Rio-de-Ĵanejro.

Backheuser estis reprezentanto de la brazila registaro ĉe la 20-a UK, kaj prezidanto de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto. Kiel deputito ĉe la parlamento de Subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, li prezentis leĝoprojekton favoran al Esperanto. Li verkis propagandan komedion, faris multajn paroladojn kaj plurajn kursojn, kaj estis akademiano.

Li estis gravulo en Brazila pedagogia medio per movado “Nova Escola„ (Nova Lernejo), ĉefe katolika, kaj influis en oficiala pedagogia politiko. Lia geopolitika penso influis la brazilan diplomation antaŭ la militista periodo. Laŭ li, la plej bona maniero por ke lando estu forta, estus ke ĝi havu internan unuecon per bonaj vojoj kaj komunikiloj. Poste, faŝistoj misuzis lian ideon pri “unueco„ dum 1930-40 jardekoj.

Estas mezlernejo en Sankta Katarino kaj strato en Rio-de-Ĵanejro kun lia nomo.

Verkoj

redakti

Portugallingve

redakti
  • (1920) Não me fale nisto…, Rio de Janeiro, Grupo de Amigos do Esperanto, 45 S.
  • (1926) A Estrutura Política do Brasil – Brazila politika Strukturo).
  • (1934) Técnica da pedagogia moderna: teoria e prática da Escola Nova – Tekniko de moderna pedagogio: teorio kaj praktiko de Nova Lernejo.
  • Manual de pedagogia moderna: teórica e prática – Manlibro pri moderna pegagogio: teorio kaj praktiko.
  • (1938) Um Mestre Insigne - Nerval de Gouveia.

En Esperanto

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti