Gabriel de Castilla

Gabriel de Castilla (1577 – ĉ. 1620), estis hispana esploristo kaj navigisto. Li estis indiĝena de Palencia. Oni spekulaciis, ke eble li estis frua esploristo de Antarkto.[1] Fakte li postulis esti vidinta "neĝokovritajn montojn" preter la 64° S en 1603, kaj pro tio foje li estas agnoskata kiel la unua esploristo kiu malkovris la kontinenton Antarkto, titolo disputis kun la nederlanda Dirck Gerrits Pomp. Liaj kontribuoj en antarkta esplorado estis siatempe ignoritaj. Almenaŭ certe li navigis tra la nune konata kiel Suda Oceano.

Gabriel de Castilla
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1577 (1577-01-01)
en Palencio
Morto1-an de januaro 1620 (1620-01-01) (43-jaraĝa)
en Limo, Vicreĝlando de Peruo
Lingvojhispana
ŜtatanecoHispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesploristo
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
  1. Vázquez de Acuña, Isidoro. Don Gabriel de Castilla primer avistador de la Antártica en Revista de Marina 1993 N° 2, Valparaíso: Armada de Chile.

Eksteraj ligiloj

redakti