Gelterkinden

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gelterkinden (stacidomo).

Gelterkinden estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 5699 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Gelterkinden
Blazono de Gelterkinden
Vilaĝocentro de Gelterkinden
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
DistriktoSissach
Koordinatoj 47° 27′ 55″ N 7° 51′ 11″ O / 47.46528 °N, 7.85306 °O / 47.46528; 7.85306 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 55″ N 7° 51′ 11″ O / 47.46528 °N, 7.85306 °O / 47.46528; 7.85306 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj5699
Areo9,79 km²
Alteco404 m super marnivelo
Poŝtkodo4460
Komunumkodo2846
Mapo de Gelterkinden
vdr

Geografio

redakti

Gelterkinden situas en Supera Bazelo Kampara sur alteco de 404 m s.m. en la Ergolzvalo ĉe la alfluo de la rivereto Eibach al Ergolz, proksimume 10 kilometrojn oriente de Liestal kaj 20 kilometrojn sudoriente de Bazelo inter arbaraj montetoj. Krom la kernvilaĝo al Gelterkinden apartenas pli ol 20 setlejoj, el inter kiuj Sommerau disponas pri propra trajnhaltejo.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Gelterkinden limas en nordo al Rickenbach, en nordoriento al Ormalingen, en oriento al Tecknau, en sudoriento al Rünenberg, en sudo al Rümlingen, en sudokcidento al Wittinsburg, en okcidento al Diepflingen kaj Thürnen, kan en nordokcidento al Böckten.

Trafiko

redakti

La komunumo situas ĉe la fervojlinio de Bazelo tra Liestal al Olten kaj estas bone servata de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco.

En distanco de 5 km en Sissach situas la plej proksima konekto al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Trajno de la historia tramo Sissach-Gelterkinden-Fervojo

Ĉar la Svisa Centra Fervojo okcidente preterpasis la komunumon, de la jaro 1891 ĝis 1916 funkciis tramlinio inter Sissach kaj Gelterkinden. Kiam en la jaro 1916 la Hauenstein-Bazotunelo estis malfermita, la komunumo subite troviĝis ĉe la ĉeffervojlinio, kio signifis komencon de granda ekonomia prospero.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Gelterkinden datiĝas el la jaro 1101 kiel Gelterkingen.

En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris kune kun la Baronejo Farnsburg ankaŭ la vilaĝon Gelterkinden. La Kastelo Farnsburg, de kie la voktoj de Bazelo dum 300 jaroj regis pri Gelterkinden, estis en la karo 1798 bruligita de ribeloj. Dum la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la loĝantaro de Gelterkinden luktis fidele je la flanko de la urbo Bazelo. Tio kondukis al la Atakego de Gelterkinden (germane Gelterkinder Sturm) en la nokto de la 6-a al la 7-a de aprilo 1832, dum kiu trupoj de Bazelo Kamparo konkeris la vilaĝon kaj forpelis la bazelanojn. Tiel Gelterkinden estis integrita perforte al la nova Kantono Bazelo Kampara, kiu estis oficiale agnoksita de la Svisa Dieto en 1833.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti