Gemuño [ĥeMUnjo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.

Gemuño
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo05197
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro150  (2023) [+]
Loĝdenso9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 36′ N, 4° 47′ U (mapo)40.593055555556-4.7822222222222Koordinatoj: 40° 36′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto1 103 m [+]
Areo17 km² (1 700 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Gemuño (Provinco Avilo)
Gemuño (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Gemuño
Gemuño (Hispanio)
Gemuño (Hispanio)
DEC
Situo de Gemuño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gemuño [+]
vdr
Gemuño en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 13 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Salobral, El Fresno, Sotalbo, Ávila, Mironcillo kaj Riofrío. La municipo estas ĉe la Valo Amblés, ĉe la rivero Adaja, ĉirkaŭita de la Montaro Paramera kaj la Montaro de Avilo. Gemuño estas trapasata de du rojoj, unu el ili kanaligita tra la centro kaj ĉe la preĝejo kaj alia ĉe la okcidenta zono.

Historio

redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo.

Vidu ankaŭ

redakti