Hagiografio
Hagiografio (el antikva greka ἅγιος hagios, «sanktulo» kaj γράφω graphô, «skribi») estas priskribo de la vivo kaj/aŭ la agoj de sanktulo. La vorto "hagiografio" estas ankaŭ uzata en ĉiutaga vivo por paroli pri biografio farita kun troa «entuziasmo», kaj do ne tute fidinda.
La verkisto de hagiografioj, la hagiografo ne estas historiisto kaj plej ofte priskribas mirindan vivon kun dubinda historia precizeco. Lia tasko estas rakonti, kun relativa laŭdego, la vivon de sanktulo laŭ eklezia vidpunkto.
Hagiologio, kontraste, temas pri la studo de sanktularo, sed ne pri biografio de iu sanktulo. Hagiografia teksto destiniĝas esti legata dum monaĥa diservo aŭ publike, enkadre de predikado.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóMaurice BéjartVikipedioPetr SepéšiJōyō-kanjiIbn ĤaldunEsperantoTor (programaro)Dua MondmilitoUzanto:DominikVikipedio:MalgarantioYannick JadotKategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2019-2024Gunnar BeckØTerry ReintkeVikipedio:DiskutejoFlaveta bruneloPortalo:KomunumoHelpo:SerĉadoAnterikoSerĉilo-optimumigoHelpo:EnhavoPascal DurandEŭropa Movado InternaciaMichèle RivasiReinhard BütikoferKanteloKategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2024-2029Eŭropa ParlamentoKlaus BuchnerLilieca anterikoJamal MusialaFajliloRuan XiaohuanGabriele Bischoff