Herman Van Rompuy

belga politikisto

Herman VAN ROMPUY (naskiĝis la 31-an de oktobro 1947 en Etterbeek) estas belga politikisto el la nederlandlingva landoparto Flandrio. Li estas membro de la kristandemokratia politika partio Christen Democratisch en Vlaams (CD&V).Ekde la unua de decembro 2009 li estas la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Antaŭe li estis la ĉefministro de Belgio.

Herman Van Rompuy
Persona informo
Herman Van Rompuy
NaskonomoHerman Achille Van Rompuy
Naskiĝo31-a de oktobro 1947
en Etterbeek
Religiokatolikismo vd
Lingvojnederlandafrancaanglagermana vd
LoĝlokoSint-Genesius-Rode vd
ŜtatanecoBelgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materKatolika universitato de Loveno - ekonomiko (1968–1971)
Katolika universitato de Loveno - filozofio (1965–1968)
Kolegio Sankta Jan Berchmans (–1965) Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioChristen Democratisch en Vlaams
Subskribo Herman Van Rompuy
Familio
DinastioVan Rompuy vd
PatroVic Van Rompuy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojTine Van Rompuy, Eric Van Rompuy (en) Traduki kaj Anita Van Rompuy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oGeertrui Windels (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojPeter Van Rompuy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBruselo vd
En TTTOficiala retejo vd
1-a Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Dum1-a de decembro 20092014
AntaŭuloFredrik Reinfeldt
SekvantoDonald Tusk
ĉefministro de Belgio
Dum30-a de decembro 200825-a de novembro 2009
AntaŭuloYves Leterme
SekvantoYves Leterme
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia registaro ekoficinta la 30-an de decembro 2008 konsistis el 15 ministroj inkluzive de li mem, kaj aldone el sep ŝtataj sekretarioj asistantaj al la ministroj. En la registara koalicio el la nederlandlingva norda landoparto Flandrio partoprenis la kristandemokratoj kaj la liberaluloj. El la franclingva suda landoparto Valonio partoprenis same la liberaluloj kaj kristandemokratoj plus la socialdemokratoj.

La 19an de novembro 2009 li estis nomumita la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, nove kreita funkcio laŭ la Traktato de Lisbono. La prezidanta funkcio komencis la 1an de decembro 2009.

Publikaĵoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti