Internacia Civila Aviada Organizaĵo

(Alidirektita el ICAO)

La Internacia Civila Aviada Organizaĵo (ICAO) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj havas la taskon plani kaj kunordigi la civilan aviadan trafikon. Ĝi fondiĝis en 1944, surbaze de la Interkonsento de Ĉikago, kaj havas sian sidejon en Montrealo (Kanado). Pli ol 188 ŝtatoj estas membroj de la organizaĵo.

Internacia Civila Aviada Organizaĵo
emblemo
flago
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco7-a de decembro 1944 vd
AntaŭeInternational Commission for Air Navigation vd
SidejoQ125546544
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Juan Carlos Salazar Gómez (en) Traduki (2021–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

class="wikidata-content" | angla lingvo
franca lingvo
hispana lingvo
ĉina lingvo
araba lingvo
rusa lingvo

RetejoOficiala retejo
vdr

ICAO normigas kodojn por pluraj aviadaj nocioj kiel flughavenoj, aviadaj linioj, aviadiloj.

Flughaveno

redakti

La flughavenaj kodoj konsistas el po kvar literoj (male al la IATA-kodoj, triliteraj). La unua litero indikas mondregionon aŭ grandan regnon. La dua indikas regnon, se ne jam la unua tion faris. La tria kaj kvara identigas la flughavenon. Jena tabelo klarigas la signifon de la unua litero:[noto 1]

mapo laŭ ICAO-kodoj
LiteroRegionoLiteroRegiono
ASud-okcident-pacifika regionoNSud-pacifika regiono
BNord-polusa regionoOProksima Oriento
CKanadoPNord-pacifika regiono
D(Norda kaj) Okcidenta AfrikoROrienta Azio
ENorda EŭropoSSudameriko
FSuda AfrikoTKariba regiono
GMarbordo de okcidenta AfrikoUKSŜ
HOrienta AfrikoVSuda Azio
KUsonoWSud-orienta Azio
LSuda EŭropoYAŭstralio
MCentra AmerikoZĈinio kaj Mongolio

Aviadilo

redakti
La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita (tie ĉi Belgio), kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem.

La aviadilaj kodoj konsistas plej ofte el unu aŭ du signoj, sekvataj de streko, kaj pliaj signoj. La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita, kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem. Jen kelkaj ekzemploj:

  • Belgio: OO-AAA ĝis OO-ZZZ kaj OO-A01 ĝis OO-Z99
  • Germanio: D-AAAA ĝis D-ZZZZ kaj D-1000 ĝis D-9999
  • Usono: N-1 ĝis N-99999, N-1A ĝis N-9999Z, N-1AA ĝis N-999ZZ

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. La literoj "I" kaj "X" ne inkluzivas en kodoj por distingi el Romaj ciferoj.

Vidu ankaŭ

redakti