Interlaken (distrikto)


La distrikto Interlaken estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 38386 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Interlaken. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.

Distrikto Interlaken
Blazono de Interlaken
Vido de Schynige Platte al Interlaken
Distriktoj de Kantono Berno
Aerbildo de Interlaken
Kantono Berno
ĈeflokoInterlaken
Geografia situoCH1903: 632747 / 170320 (mapo)46.68337.8666694444444Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632747 / 170320 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj38386  (2008-12-31)
Areo56,4 km²
Loĝantardenseco56,4 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0211
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Interlaken situas en la kerno de Berna Oberlando. Ĝi konsistas el la komunumoj ĉirkaŭ la Lago de Brienz kaj la orienta Lago de Thun. Al la distrikto apartenas la fama regiono de Jungfrau, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO.

Trafiko

redakti

La distrikto atingeblas flanke de Berno per la linio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo kaj de Lucerno per la mallarĝŝpura Brünig-Fervojo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Ek de Interlaken mallarĝŝpura fervojo kondukas tra Grindelwald al la fama jugo de la monto Jungfrau.

Ekonomio

redakti

La ĉefa enspezfonto en la distrikto Interlaken estas la turismo. Multnombraj montarfervojoj kaj aertelferoj ofertas al la turistaro la plej diversajn ekskurseblecojn.

Historio

redakti

Post la reformacio en la jaro 1532 el la posedaĵoj de la antaŭa Monaĥejo Interlaken la urbo Berno kreis la kamparvoktejon Interlaken. La iama voktejo estis dissolvita en la jaro 1798 post la Helveta Revolucio. En la jaro 1803 la iama voktejo fariĝis la ĉefdistrikto Interlaken kaj en 1831 la distrikto Interlaken.

Komunumoj de la distrikto Interlaken

redakti

La distrikto Interlaken konsistas (stato en 2009) el 23 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Interlaken estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Beatenberg115329,20371
Böningen238315,10572
Brienz299648,00573
Brienzwiler53317,60574
Därligen4016,90575
Grindelwald3826171,10576
Gsteigwiler4257,00577
Gündlischwand28216,90578
Habkern62451,10579
Hofstetten ĉe Brienz5798,70580
Interlaken53194,40581
Iseltwald39721,90582
Lauterbrunnen2452164,40584
Leissigen93810,40585
Lütschental23812,40586
Matten ĉe Interlaken36766,00587
Niederried ĉe Interlaken3356,810588
Oberried ĉe la Lago de Brienz49220,00589
Ringgenberg27098,70590
Saxeten10319,20591
Schwanden ĉe Brienz6147,10592
Unterseen545314,10593
Wilderswil245813,50594
Totale2338386680,510211

Eksteraj ligiloj

redakti