Internacia Flughaveno Vladivostoko

internacia flughaveno ĉe Vladivostoko, Rusio

Internacia Flughaveno Vladivostoko (ruse Международный аэропорт "Владивосток", Meĵdunarodnij aeroport Vladivostok) (IATA-kodo: VVO, ICAO-kodo: UHWW) estas internacia flughaveno situanta apud Artjom, Ĉemara regiono, Rusio, je proksimume unu horo da veturado (44 kilometroj) norde de la centro de la urbo Vladivostoko. Ĝi antaŭe estis konata kiel Flughaveno Kneviĉi, nomita laŭ la vilaĝo Kneviĉi.

Internacia Flughaveno Vladivostoko
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio
IATA: VVO ICAO: UHWW
Resuma informo
LandoRusio
RegionoĈemara regiono
TipoCivila flughaveno
MastrumantoVladivostok Avia
Apuda urboArtjom
Alteco14 m
Geografia situo43° 23′ 57″ N, 132° 9′ 5″ O (mapo)43.399166666667132.15138888889Koordinatoj: 43° 23′ 57″ N, 132° 9′ 5″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Vladivostoko (Ĉemara Regiono)
Internacia Flughaveno Vladivostoko (Ĉemara Regiono)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Vladivostoko
Map
Internacia Flughaveno Vladivostoko
Kurej-angulo06/24 - 07R/25L - 07L/25R - 16/34
Kurej-longo973 - 3 500 - 3 500 - 602
Retejovvo.aero
vdr

Historio

redakti

La Flughaveno Vladivostoko estis konstruita en 1931 proksime de la urbo Artjom. Komercaj flugoj komenciĝis en la somero de 1932. En la jardeko post la Dua mondmilito, la aviadiloj Po-2 kaj W-2 estis vaste uzataj en aero-ĥemiaj laboroj kaj marborda esplorado por fiŝoj al la servo de geologoj kaj arbaraj patroloj. Pasaĝeraj flugoj sur la itinero de Moskvo-Vladivostoko komenciĝis en 1948 per Iljuŝin Il-12.

De 1959 ĝis 1964, komplekso de grundaj instalaĵoj estis konstruita por ebligi regulajn flugojn kun pli grandaj aviadiloj.

Statistikoj

redakti

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.


Kompanioj kaj flugoj

redakti
KompaniojFlugoj
AeroflotMoskvo–Ŝeremetjevo
Air BusanPusano
Air KoryoPjongjango
AuroraPekino, Blagoveŝĉensko, Pusano, Dalnegorsk, Dalnereĉensko, Harbino, Kavalerovo, Ĥabarovsk, Komsomolsko-ĉe-Amuro, Novosibirsko, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Plastun, Seulo-Inĉono, Ternej, Tokio–Narita, Juĵno-Saĥalinsk
sezona: Yanji
China Express AirlinesĈiĉiharo
China Southern AirlinesHarbino (komenco: 17-a de majo 2019)
Eastar Jetsezona: Seulo-Inĉono
IrAeroBlagoveŝĉensko, Ĉita, Irkutsk, Moskvo-Domodedovo, Ulan-Ude, Sankt-Peterburgo
Jeju AirMuan (komenco: 2-a de aprilo 2019), Seulo-Inĉono
Philippine AirlinesĈarto: Manilo
Rossiya AirlinesMoskvo–Ŝeremetjevo
S7 AirlinesBankoko, Pekino, Honkongo, Irkutsk, Ĥabarovsk, Novosibirsko, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Sanya, Seulo-Inĉono, Ŝanhajo, Tokio–Narita, Juĵno-Saĥalinsk
sezona: Osako–Kansajo, Tajpeo (komenco: 24-a de majo 2019), Jakutsko (komenco: 5-a de junio 2019)
T'way AirTeguo
Ural AirlinesPekino, Ĉengduo, Da Lat, Irkutsk, Krasnodar, Novosibirsko, Pataja, Sapporo, Sankt-Peterburgo, Jekaterinburgo
sezona: Bankoko, Ĉangĉuno
Uzbekistan AirwaysTaŝkento
Yakutia AirlinesMagadan, Jakutsko

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vladivostok International Airport en la angla Vikipedio.