Internacia signala kodaro

Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).

La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.

Alfabeto

redakti
Aalfa Mi havas en akvo skafandriston Mi estas faranta provveturon
Bbravo Mi havas danĝeran ŝarĝon
Ccharlie Jes
Ddelta Ne alproksimiĝu al mi, mi manovras probleme/malfacile
Eecho Mi ŝanĝas la direkton al tribordo
Ffoxtrot Mia ŝipo estas kripla, komuniku kun mi
Ggolf Mi bezonas ŝipstiriston
Hhotel Mi havas ŝipstiriston surŝipe
Iindia Mi ŝanĝas la direkton al babordo
Jjuliett Mi estas prepariĝanta signali per semaforo Mi brulas, restu for de mi
Kkilo Mi volas komuniki kun vi
Llima Vi tuj haltu vian ŝipon
Mmike Mi havas sur ferdeko kuraciston Mi haltis
Nnovember Ne
Ooscar Iu eksterŝipe
Ppapa Ĉiuj enŝipiĝu, ĝi prepariĝas eknavigacii. Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro)
Qquebec Ĉiuj en la ŝipo estas sanaj, mi petas permeson por albordiĝi/tranavigacii
Rromeo
Ssierra Mi retroveturas
Ttango Ne venu proksime al mi, restu for de me
Uuniform Vi stiras danĝeren
Vvictor Mi petas helpon
Wwhiskey Mi petas kuracistan helpon
Xxray Interrompu la manovron kaj atendu miajn signalojn
Yyankee Mi trenas mian ankron
Zzulu Mi bezonas trenŝipon

Numeroj

redakti
0nul
1unu
2du
3tri
4kvar
5kvin
6ses
7sep
8ok
9naŭ

Specialaj signoj

redakti
signalilo
ripetigilo 1
ripetigilo 2
ripetigilo 3
ripetigilo 4

Flagoj por literoj kun supersignoj

redakti
  • La flago-alfabeto por Esperanto havas verdajn flagojn por la ses supersignitaj literoj [1]
  • La flago-alfabeto por la sveda havas flagojn por la tri supersignitaj literoj [2]

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti