Johano de Jenštejn

(Alidirektita el Jan z Jenštejna)

Johano de Jenštejn, ĉeĥe Jan z Jenštejna, germane Johann von Jenstein (1350-1397) estis ĉeĥa pastro, episkopo de Meißen (1375-1379), ĉefepiskopo de Prago (1379-1396) kaj aŭtoro de latinlingva spirita liriko.

Johano de Jenštejn
Ĉefepiskopo de Prago
Busto de Johano en la Katedralo de sankta Vito en Prago
Regado1379-1396
AntaŭuloJohann Očko von Wlašim, lia onklo
SekvantoOlbram von Škvorec, lia nevo
Ceteraj titolojKanceliero de reĝo Venceslao la 4-a
Persona informo
Jan z Jenštejna
NaskonomoJan z Jenštejna
Naskiĝo1350
en Prago
Morto1397
en Romo
TomboSanta Prassede (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioromkatolikismo
Lingvojĉeĥalatina vd
Alma materPrago, Bolonjo, Padovo, Montpellier, Parizo
Profesio
Okupopoeto
verkisto
katolika sacerdoto
komponisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Episkopo de Meißen
Dum1375-1379
AntaŭuloKonrad von Kirchberg-Wallhausen
SekvantoNikolaus Ziegenbock
Latina Patriarko de Aleksandrio
Dum1399-1400
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel la 29-jara junulo li fariĝis ĉefepiskopo, sed li plu vivis per studenta diboĉa vivo ĝis 1382, kiam subite mortis dum dancamuzo lia amiko, ĉefepiskopo de Magdeburgo. Jan vidis en la okazaĵo averton de la ĉielo kaj fariĝis pentanto, kiu ĉiutage sin skurĝis.

Plurfoje li havis konflikton kun reĝo Venceslao la 4-a pri kompetento rilate al ekleziaj aferoj. Kiam Jan nomumis pere de sia vikario Jan z Pomuku alian episkopon ol kiun deziris la reĝo, Jan z Pomuku estis arestita kaj torturita (tiu dum la torturado mortis, estis ĵetita en la riveron Vultavon kaj post du jarcentoj proklamita sanktulo kiel Johano Nepomuka). La konfliktoj kun la reĝo daŭris, Jan z Jenštejna rezignis pri sia funkcio kaj foriris al Romo plendi ĉe la papo. En Romo li verkis sian aŭtobiografion kaj elegiojn. En sia lasta vivojaro li havis la titolon de "Latina Patriarko de Aleksandrio". En Romo li ankaŭ mortis.

Vidu ankaŭ

redakti