Kadapa

urbo de Andra-Pradeŝo en Barato

Kadapa, laŭ telugua lingvo కడప (ĝis 2005 ankaŭ literumita Cuddapah) estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Kadapa en subŝtato Andra-Pradeŝo, en suda Barato. La loknomo originis de la telugua vorto "Gadapa" kun la signifo sojlo.

Kadapa
urbo en Barato • urbego
Administrado
Ŝtato Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Distriktodistrikto Kadapa
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro344 893  (2011) [+]
Loĝdenso1 887 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo14° 28′ N, 78° 49′ O (mapo)14.46666666666778.816666666667Koordinatoj: 14° 28′ N, 78° 49′ O (mapo) [+]
Alto138 m [+]
Areo182,75 km² (18 275 ha) [+]
HorzonoUTC + 05:30
Kadapa (Andra-Pradeŝo)
Kadapa (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Kadapa
Kadapa (Barato)
Kadapa (Barato)
DEC
Situo de Kadapa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kadapa [+]
vdr

Geografio

redakti

Kadapa situas 8 kilometrojn sude de rivero en alteco 138 metrojn super la marnivelo. Ĝi estas ĉirkaŭita sur tri flankoj de la montetoj. Proddatur troviĝas 45, Nellore, ankaŭ la maro 131, Anantapuramu 135, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 212, Hajderabado 326, Kakinada 459, Mumbajo 813, Kolkato 1350, tutlanda ĉefurbo Delhio 1586 kilometrojn (aere) [1].

Fortikaĵo

Demografio

redakti

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 344 893 loĝantoj sur areo de 182,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 887 loĝantoj/km². En 2022 la populacio de Kadapa estis 466 000. En la 1970-aj jaroj la komunumo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La legopovo estas 79,34 procentoj.

Historio

redakti

La historio de Kadapa devenas de la 2-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la mezepoko la regantoj estis ekzemple Ĉola dinastio, Viĝajanagara imperio kaj Majsura reĝlando. La plej glora erao estis la 15-a jarcento, tiam oni konstruis imponajn templojn. Islamanoj konkeris la regionon en 1594 kaj konstruis fortikaĵon. Iam la loknomo estis "Neknamabad". Fine la britoj regis de 1800 ĝis 1947. La municipo estis establita en 2004.

Ekonomio

redakti

Ekonomio de Kadapa konsistas ĉefe de agrikulturo (ternuksoj, kotonoj), turismo, komercado kaj administracio.

En Kadapa universitato, kolegio kaj medicina instituto funkcias.

Lingvoj

redakti

La oficiala lingvo de Kadapa estas la telugua, sed la urdua estas parolata ĉie, precipe inter islamanoj. La hinda ankaŭ estas parolita en multaj lokoj. La angla ankaŭ akiras popularecon.

Religioj

redakti

La urba loĝantaro havas 50% hinduojn, 47% islamanojn kaj 3% kristanoj.

Klimato

redakti

Kadapa troviĝas en duonarida klimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen BSh. Jare pluvas averaĝe po 770 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas pro la musonoj dum inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.

Trafiko

redakti

Al Kadapa kuras pluraj vojoj el ĉiuj direktoj. La fervoja linio trairas la urbegon ekde 1866. Flughaveno funkcias loke ekde 2015.

Monumento

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans