Kelta lingvaro

(Alidirektita el Keltaj lingvoj)

La kelta lingvaro estas eŭropa parto de la hindeŭropa lingvaro, kies lingvoj nuntempe estas parolataj ĉefe en okcidenta Eŭropo, nome en Irlando, Kimrio kaj Bretonio. Ĉiuj de ĝiaj lingvoj estas idoj de la Kelta pralingvo.

Kelta lingvaro

La kelta grupo estas grupo de popoloj en la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj Gaela kaj Britona.

Etnoj de la grupoKvanto
Irlandanoj7.800.000
Bretonoj1.050.000
Kimroj1.000.000
Skotgaeloj80.000

Bretonoj

redakti
  • Nomo: [f] Bretons; [r] bretonci
  • Popolo, ĉefgento loĝanta en Bretonio (Francio), 1,05 mln (1992).
  • Lingvo: bretona.
  • Kredantoj: katolikoj.

Skotgaeloj

redakti
  • Nomo: [f] Gaels; [r] geli, gojdeli, ĥajlenderi
  • Etnografia grupo de skotoj en montaraj regionoj en nordokcidento de Skotlando kaj Hebridaj insuloj; 80 mil (1992).
  • Lingvo: skota gaela.
  • Kredantoj: katolikoj.

Irlandanoj

redakti
  • Nomo: [m] erinnaĥ; [f] Irlandais; [r] irlandci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Irlando (3,4 mln). Loĝas ankaŭ en Britio (2,5 mln), Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 7,8 mln (1992).
  • Lingvo: irlanda.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Kimroj

redakti
  • Nomoj: [f] Gallois; [r] uelsci, valijci
  • Popolo en Britio, ĉefloĝantoj de Kimrio (880 mil). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 1 mln (1992).
  • Lingvo: kimra.
  • Kredantoj: precipe anglikanoj.

Vidu ankaŭ

redakti