Kimi Ga Jo

nacia himno de Japanio

Kimi Ga Jo (japane  (きみ) (), "Via Regado") estas la nacia himno de Japanio.

君が代
Kimi Ga Jo
Via Regado
“君が代”
nacia himno
lando Japanio
kantotekstoŬaka poemo
ekde1999
muzika ekzemplo
"Kimi Ga Jo"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Sazare Iŝi (細石), roko el ŝtonoj en la sanktejo Ŝimogamo

Historio

redakti

La teksto de Kimi Ga Jo venas el utao de la 12-a jc, Heian-epoko kaj estas la plej malnova himno de la mondo. Por ĝi verkis por tradiciaj muzikiloj Hajaŝi Hiromori kaj ĝi iĝis en 1876 kutima nacia himno.

Dum la Dua Mondmilito la himno iĝis simbolo de la tiutempe naciisma kaj imperiisma japana ŝtato. Tial post la jaro 1945 inter la civitanoj de Japanio ekestis longa konflikto pri la demando, ĉu pluuzi la himnon kiel nacia simbolo. Aparte la sindikato de instruistoj dum multaj jaroj rifuzis kanti la himnon okaze de la hisado de la flago de Japanio kadre de la celebraĵo je komenco de la lerneja jaro, kutima en ĉiu japanaj lernejoj. Konservativaj japanaj ŝtatreprezentantoj tial akuzis la sindikaton esti ekstremisme maldekstra. Nur en 1999, "Juro pri la Naciaj Flago kaj Himno" (re)oficialigis la kanton Nacia Himno, kaj la flagon Hinomaru nacia flago de Japanio. Koresponde al la antaŭaj protestoj, ankaŭ nun multaj instruistoj protestis; ili estis admone atentigitaj, ricevis malpli da salajro kaj iuj eĉ estis maldungitaj.

Teksto kaj traduko

redakti
Japana originaloHepburn-transskriboEsperanta transskriboEsperanta tradukoPoezia traduko de K. Ossaka [1]
君が代はKimi ga yo waKimi ga jo ŭaVia regado daŭruDaŭru longe lia tron'!
千代にChiyo ni,Ĉijo ni,Mil generaciojn,Ĝi eterne glora restos,
八千代にYachiyo ni,Jaĉijo ni,Okmil generaciojn,Ĝis el ŝton' kreskos jen
細石のSazare ishi noSazare iŝi noĜis el ŝtonoForta roko por la ben' —
巌となりてIwao to nariteIŭao to nariteIĝos rokegoVerda ĝin
苔の生すまでKoke no musu made.Koke no musu made.Kaj musko kovros ĝin.musko vestos.
  • Noto: 君が代 (Kimi ga jo) estas tradukebla "Via regado" laŭ Japanalingvismo en Heian-epoko, tamen ankaŭ tradukebla "Via vivo". Ne ekzistas oficiala interpreto pri la teksto.

Muziko

redakti

La melodio nun uzata estis aprobita en 1880, komponita de Joŝiisa Oku kaj Akimori Hajaŝi kaj reviziita de Hiromori Hajaŝi; ĝi estas bazita sur tradicia japana kortega muziko, kun Eŭropaj influoj.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti