Kutaiso

urbo en Kartvelio
(Alidirektita el Kutaisi)

Kutaiso estas la dua laŭ signifo urbo de Kartvelio (loĝantaro en 1989 235 mil), sur la rivero Rioni, kultura kaj industria centro. Ĉi tie troviĝas uzinoj de maŝinkonstruado (kamionoj, traktoroj, elektomekanikaĵoj), teksaĵo, kemiaĵoj, nutrada produktaĵo. En la urbo troviĝas universitato, institutoj, 3 teatroj, artgalerio.

Kutaiso
kartvele ქუთაისი
provinca ĉefurbo
Vido al Kutaiso
Blazono
Oficiala nomo: ქუთაისი
LandoKartvelio Kartvelio
RegionoImeretio
Historiaj regionojOsmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR
MontaroKaŭkazo
RiveroRioni
SituoKutaiso
 - alteco200 m s. m.
 - koordinatoj42° 15′ 00″ N 42° 42′ 00″ O / 42.25000 °N, 42.70000 °O / 42.25000; 42.70000 (mapo)
Areo67,7 km² (6 770 ha)
Loĝantaro147 635 (2014)
Fondoantikvo
UrbestroGia Tevdoradze
Plej facila aliroMonaĥejo Gelati
HorzonoUTC (UTC+4)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo+995 331
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoKatedralo de Bagrato
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1994 (#18)
Numero710
RegionoEŭropo
Kriteriojiv
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Vikimedia Komunejo: Kutaisi
Retpaĝo: kutaisi.gov.ge
Portalo pri Kaŭkazio

Dokumenta historio de la urbo komenciĝas de III jc a.K. Sed antikvaj aŭtoroj ĝin konsideris ĉefurbon de Kolĥetia reĝlando (8a jc a.K.). Ĝia nomo estis Aia, Kutaia, Kutatisiumi. Dum jarcentoj, de VIII ĝis XIX jarcentoj, Kutaisi estis ĉefurbo de okcidentkartvela (pli malfrue Imeretia) reĝlando (vidu Reĝlando Abĥazio). Dum 1810-1917 en konsisto de Rusia Imperio. De 1846 ĝis 1920 kadre de la Rusia imperio estis ĉefurbo de la Kutaisa gubernio.

En mezepoko nomo de la urbo estas ligita kun la agado de David Agmaŝenebeli, en nova epoko - A.Cereteli, Z.Paliaŝvili kaj K.Marĝaniŝvili. Ĉefaj rimarkindaĵoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj estas: ruinoj de templo Bagrati (11 jc), monaĥejo Gelati (12 jc), kastelo Geguti (12 jc), kaverna rezervejo Sataplia, balneologia kurorto Ckaltubo.

Bildaro

redakti

Famuloj naskiĝintaj en Kutaisi

redakti

Partneraj urboj

redakti

Inter la partnerurboj estas:

Eksteraj ligiloj

redakti