La Cité de la peur

La Cité de la peur (“La urbo de timo”) estas franca filmo de Alain Barbérian, realigita en 1994 kaj skribita de la humurista triopo Les Nuls (Alain Chabat, Dominique Farrugia kaj Chantal Lauby).

La urbo de timo
filmo
Originala titoloLa Cité de la peur
ProduktadlandoFrancio
Originala lingvoFranca
Kina aperdato9-a de marto 1994
Daŭro99 minutoj
ĜenroKomedio
KameraadoLaurent Dailland
Reĝisoro(j)Alain Berbérian
Produktisto(j)Charles Gassot
ScenaroLes Nuls
Filmita enFrancio
Loko de rakontoParizoCannes
Muziko dePhilippe Chany
RolantojAlain Chabat • Gérard Darmon • Les Nuls • Sam Karmann • Artus de Penguern • Chantal Lauby • Daniel Gélin • Dominique Besnehard • Dominique Farrugia • Eddy Mitchell • Éric Prat • Florence Viala • Géraldine Bonnet-Guérin • Hélène de Fougerolles • Jean-Christophe Bouvet • Jean-Pierre Bacri • Marc de Jonge • Tchéky Karyo • Valérie Lemercier • Rosanna Arquette • James Cameron • Olivier Doran • Jean-Pierre Thorn • Sophie Mounicot • Fedele Papalia • Patrick Steltzer
Produktinta firmaoPathé Distribution
IMDb
vdr

Intrigo

redakti

La sinsekvaj projekciistoj de Red Is Dead, malbona terurfilmo, estas mortigataj per rikoltilo kaj martelo. Estas ŝanco por Odile Deray (Chantal Lauby), kiu vidas neatenditan okazon, por ke amaskomunikiloj parolu pri la filmo. Dank’ al tiuj murdoj, la filmo fariĝas evento de la Festivalo de Cannes, en kiu ŝi kaj la ĉefa aktoro, stulta Simon Jérémi (Dominique Farrugia), estas invititaj. Por protekti ilin, akompanas ilin korpogardisto: Serge Karamazov (Alain Chabat). Dume, policisto Patrick Bialès (Gérard Darmon) enketas.

Komento

redakti

La intrigo enhavas multe da ŝercoj, kiu parodias famajn filmojn (Bad Taste, Terminator, Pretty Woman, ktp.), kaj sufiĉe absurdajn scenojn. La humuro multe baziĝas sur vortludoj kaj miskomprenoj.

Laŭ la retejo lesnuls.net Arkivigite je 2008-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, la filmo enhavas 285 humuraĵon, t.e. unu je ĉiu 20-a sekundo.

Aktoroj

redakti

Specialaj gastoj, kiuj ludas sian propran rolon:

Eksteraj ligiloj

redakti