Lance Armstrong

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Lance Armstrong. Por informoj pri la samnoma familinomo, vidu la artikolon Armstrong.

Lance ARMSTRONG [lanc ARMstrong] (naskiĝis la 18-an de septembro 1971 en Plano, Teksaso) estas emerita profesia biciklisto. Li estas famkonata pro sia resaniĝo post testika kancero, kaj siaj postvenintaj sep sinsekvaj venkoj de la Tour de France [Rondo de Francio] (19992005). Li estis ankaŭ famkonado por sia dopado. Li estis kondamnita en 2012 kaj siaj sep venkoj estis malkvalifikitaj.

Lance Armstrong
Persona informo
NaskonomoLance Edward Gunderson
Naskiĝo18-an de septembro 1971 (1971-09-18) (52-jaraĝa)
en Plano
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materGeneral William J. Palmer High School (en) Traduki
Plano East Senior High School (en) Traduki
Austin College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroEddie Charles Gunderson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoLinda Gayle Mooneyham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
AmkunuloTory Burch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupobiciklisto
podkastisto
aŭtobiografo
triathlete (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.lancearmstrong.com/
vdr
Lance Armstrong surbicikle

Kancero

redakti

La 2-an de oktobro 1996, nur iom post la kontrakto-subskribo kun Équipe Cofidis, oni diagnostis ĉe Armstrong testikokanceron en la evoluinta stadio. Ĝi havis jam komplikaĵojn en la pulmo kaj du tumorojn en la cerbo. Por kuraĝigi lin, la kuracistoj diris 50% travivan eblecon, sed fakte li ja havis malpli da ŝanco. Post du operacioj kaj kemioterapio, li sukcese saniĝis, perdinte nur la dekstran testikon. Se oni estis uzantaj ĉe Armstrong la tradician kemoterapion, li ne havintus ŝancon reiri al la konkursado (kiel kromefiko, malpliiĝas la pulmokapacito ĉe tradicia kemioterapio). Li elektis dolorplenan metodon.

Li revenis al ciklismo printempe de 1998.

Aliaj projektoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti