Lujza Blaha

Lujza BLAHA, hungare Blaha Lujza, Esperante Ludovikino Blaha estis talenta hungara aktorino-kantistino naskiĝinta kiel Reindl Ludovika en Rimaszombat la 8-an de septembro 1850 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de januaro 1926. Ŝi meritis la nomon "alaŭdo de la nacio".

Lujza Blaha
Persona informo
NaskonomoReindl Ludovika
Naskiĝo8-an de septembro 1850 (1850-09-08)
en Rimavská Sobota
Morto18-an de januaro 1926 (1926-01-18) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
MortokialoPneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Lujza Blaha
Familio
Edz(in)oJános Blaha (en) Traduki
Ödön Splényi Redakti la valoron en Wikidata
InfanojSári Blaha
 ( )
Sándor Blaha (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaktoro
kantisto
teatra aktoro
libretisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Foto pri Lujza Blaha
Domo de Lujza Blaha en Balatonfüred
Tombo de Lujza Blaha
Tombo de Lujza Blaha

Kariero

redakti

Ŝia patro estis husara kapitano, kiu baldaŭe iĝis aktoro. Ekde la naskiĝo ŝi vivis en aktora etoso. Ŝi aĝis 6 jarojn, kiam ŝi debutis aktorino en Esztergom. Ŝi aĝis 16 jarojn, kiam ŝi iĝis edzino. La edzo nomiĝis Johano Blaha kaj helpis karieron de Ludovikino. Ŝi naskis filon kaj filinon. En 1901 ŝi estis nomumita "eterna ano" de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ne nur kantis, sed estis sukcesa ankaŭ en prozaĵoj. Ŝia ofta aktorpartnero estis József Tamássy. Dufoje ŝi rolis ankaŭ en mutaj filmoj. Ankaŭ ŝia filino Sári Blaha estis aktoro (nelonge), ŝia nepino same estis aktoro, kiun Lujza Blaha apogis.

Filmoj

redakti
  • 1901 – A táncz (=La danco)
  • 1916 – Nagymama (=Avino)

Teatraĵoj

redakti

Eterna memoro

redakti

Fontoj

redakti
Lujza Blaha pentrita de Mihály Szobonya